Hejmo ĈiujNaciaAlvenis al Kubo nova kargo solidara el Meksiko kaj Urugvajo

Alvenis al Kubo nova kargo solidara el Meksiko kaj Urugvajo

de Maritza Gutiérrez González
Alvenis al Kubo kargo solidara el Meksiko kaj Urugvajo

Sendaĵo de proksimume 1 600 tunoj da manĝaĵoj kaj personaj higienaj aĵoj el Meksiko kaj Urugvajo alvenis en Kubon lunde, gesto de solidareco meze de la plifortigo de la usona sieĝo.

La meksika ambasadoro en Kubo, Miguel Ignacio Díaz, raportis, ke ĉi tiu estas la oka sendaĵo de helpo por la kuba popolo kaj emfazis, ke la ago evidentigas la engaĝiĝon de prezidantino Claudia Sheinbaum subteni la kuban popolon fronte al la ekonomia blokado trudita de Vaŝingtono.

La helpo venas kaj de la meksika registaro kaj de civilaj organizaĵoj, sindikatoj kaj sociaj grupoj, kiuj organiziĝis el la Zócalo en Meksikurbo.

Urugvajo aliĝis al la iniciato akceptante la inviton de Meksiko transporti siajn donacojn per la sama ŝipo, konsiderante la malfacilaĵojn, kiujn iuj landoj alfrontas por liveri sian helpon al la insulo.

Siaflanke, la Ministro pri la Nutraĵa Industrio de Kubo, Alberto López, esprimis la profundan dankemon de la kuba popolo al la meksika registaro, gvidata de la prezidantino Claudia Sheinbaum, kaj ankaŭ al la urugvaja registaro, pro ĉi tiu humanitara gesto.

“Ĉiu el ĉi tiuj nutraĵoj reprezentas la amon kaj proksimecon de la meksika kaj urugvaja popoloj al Kubo, kaj ili estos ricevitaj kun la plej granda respondeco kaj respekto, kun la devontigo atingi tiujn, kiuj plej bezonas ilin: niajn infanojn, niajn maljunulojn kaj niajn plej vundeblajn familiojn,” deklaris la kuba ministro.

López emfazis, ke la produktoj alvenas en tempo de grandaj ekonomiaj malfacilaĵoj, pligravigitaj de la intensiĝo de la krima blokado trudita al la lando fare de la usona registaro, kaj konsistigas veran ekzemplon de internacia solidareco.

“El la fundo de niaj kubaj koroj, ni dankas vin pro ĉi tiu humanitara gesto, kiu estos memorata kiel ekzemplo de vera frateco inter niaj nacioj. Dankon tre multe, Meksiko; dankon tre multe, Urugvajo. Via helpo estas brakumo de vivo kaj espero por Kubo kaj la mondo,” finis la ministro.

La ambasadoro de Urugvajo en Kubo, Juan Andrés Canessa, emfazis, ke la donacita laktopulvoro estas liverataj en la kadro de la Strategia Kunlabora Interkonsento kun Meksiko.

Li aldonis, ke la fonduso, kreita en 2023, montras la kontinuecon kaj urĝan bezonon de regiona integriĝo kaj solidareco.

“Ĉi tio estas parto de la larĝa solidareco, kiun la urugvaja popolo montras al Kubo,” deklaris la diplomato, dankante Havanon pro ricevo de la donaco kaj Meksikon pro faciligado de loĝistika subteno.

La akceptan ceremonion ĉeestis oficistoj de la Komunista Partio de Kubo, la vicĉefministro Oscar Pérez-Oliva, kaj pluraj ministroj de la kariba nacio.

Fonto: PL

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content