1
La Unio de Junaj Komunistoj, amasorganizoj, studentaj grupoj kaj junularaj movadoj alvokas la popolon de Havano kolektiĝi ĉe la historia Kontraŭimperiisma Tribuno José Martí ĉi-vendredon, la 22-an de majo, je la 7:30 a.m., por kondamni la fian kaj fifaman agon de la usona Justicministerio kontraŭ la Armegeneralo Raúl Castro Ruz, Gvidanto de la Kuba Revolucio, kaj por subteni la Deklaracion de la Revolucia Registaro.
Je la 95-a datreveno de la naskiĝo de nia Armegeneralo, la kuba popolo reasertas, ke nek minacoj, nek blokado, nek energia sieĝo, nek falsaj akuzoj povos rompi la volon de tuta popolo defendanta sian Revolucion.
Ĝis revido ĉe la Kontraŭimperiisma Tribuno ĉi-vendredon!
