Miguel Díaz-Canel Bermúdez, ankaŭ Prezidanto de la Nacia Defenda Konsilio (KDN), partoprenis hodiaŭ en la Kontraŭimperiisma Tribuno, manifestacion de la popolo, laŭ raportite 250 mil havananoj, subtenante Armean Generalon Raúl Castro Ruz, gvidanton de la Revolucio, responde al lastatempaj akuzoj de la usona registaro.
Akompanis la unuan sekretarion de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidenton de la Respubliko membroj de la Politika Buroo, la prezidanto de la ŝtata konsilantaroj Esteban Lazo Hernández, ankaŭ Prezidanto de la Nacia Parlamento; Manuel Marrero Cruz, Ĉefministro de la Respubliko; kaj Roberto Morales Ojeda, Sekretario pri Organizado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo.
La kunvenon honoris la Komandanto de la Ribela Armeo José Ramón Machado Ventura kaj la Kvin Herooj de la Respubliko Kubo, kontraŭteroristaj batalantoj.
Kvankam la ĉefurbo estas la epicentro de la manifestacioj kontraŭ la usonaj elpensaĵoj, la tuta nacio unuiĝas en malakcepto de imperiisma premo kaj subteno de nacia suvereneco.
Responde al la akuzoj faritaj de la usona registaro la 20-an de majo, Kubo esprimis per deklaro oficiala, ke la anonco celas malstabiligi la landon per manipulado de eventoj, en kiuj la plej granda el la Antiloj, ene de siaj rajtoj, defendis sian teritorion kontraŭ la evidenta minaco.
Fonto: ACN
