Hejmo ĈiujNaciaRevolucia Armitaj Fortoj informas pri kunveno kun la Usona Suda Komando

Revolucia Armitaj Fortoj informas pri kunveno kun la Usona Suda Komando

de Maritza Gutiérrez González
Kunveno inter Minfar kaj Suda Komando Usona

Laŭ reciproka interkonsento, okazis ĉi-vendrede, la 29-an de majo 2026, renkontiĝo inter la estro de la Usona Suda Komando, generalo Francis L. Donovan, kaj la unua vicĉefo de la Ĝenerala Stabo de la Revoluciaj Armitaj Fortoj, generalo Roberto Legrá Sotolongo de la Armea Korpuso.

Ambaŭ delegacioj konsideris la renkontiĝon pozitiva, ĉar ĝi traktis sekurecan problemojn ĉirkaŭ la perimetro de la milita enklavo en Guantánamo. Ili konsentis subteni komunikadon inter siaj respektivaj militaj komandoj, laŭ afiŝo de la kuba armeo en Facebook.

 

Fonto: Minfar Cuba

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content