Hejmo ĈiujKulturoKubo celebris  la agotagojn por la nacia kulturo

Kubo celebris  la agotagojn por la nacia kulturo

de Maritza Gutiérrez González
kultura societo José Martí

La Festivalo de Kuba Kulturo — okazanta tra la tuta insulo de la 10-a ĝis la 20-a de oktobro — estas konceptita kiel spaco por prezenti identecojn kaj tradiciojn kaj, tiel farante, kontribui al ilia konservado.

La deka de oktobro 1868 komenciĝis la unua sendependiga milito en Kubo kaj la 20ª de oktobro oni celebras la naskiĝon de la nacia kulturo, tiel ke en tiu ĉi tago de 1860 por la unua fojo oni kantis la nacian himnon.

Ĉi-jare, la centjariĝo de Fidel kaj la 50-a datreveno de la Ministerio pri Kulturo estas la movfortoj malantaŭ tiu vasta kultura movado, kiu kunigas iniciatojn ampleksantajn ĉiujn artajn fakojn, kaj ankaŭ la dediĉitajn klopodojn de kreantoj kaj oficistoj por atingi ĉiun municipon de la lando — kaj, precipe, lernejojn kaj komunumojn.

 

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content