De Roberto Morejón
Ĉiutage pli ol tri milionoj da kubanoj alfrontas malfacilaĵojn rilate al sia akvoprovizado — plejparte pro la energia blokado trudita de Usono — dum rimedoj destinitaj por la akvoinfrastrukturo de la insulo (inter aliaj sektoroj) restas blokitaj en karibaj havenoj pro tiu sama blokado.
La registaro emfazis tiun situacion, detale klarigante, ke pli ol 7 000 ujoj enhavantaj nutraĵojn, medikamentojn kaj provizaĵojn por la energiaj kaj akvaj sektoroj restas blokitaj en regionaj havenoj. Precipe la akvosektoro bezonas rezervajn partojn por pumpilaj sistemoj difektitaj de oftaj elektroproblemoj kaj troa uzado. Tamen, la kubanoj estas devigitaj alfronti tiujn provizajn defiojn sen la helpo, pri kiu oni laŭleĝe interkonsentis.
Inter la sendaĵoj estas unu provizita de la solidareca organizaĵo SODePAZ, enhavanta pli ol 3,5 milionojn da injektiloj kaj nadloj destinitaj por la sansistemo en la orienta provinco Santiago de Cuba.
Antaŭe, la ŝtata entrepreno Medicuba raportis la retenon de du ujoj enhavantaj medikamentojn por la traktado de epilepsio ĉe la kolombia haveno de Kartageno. Oni malkaŝis, ke la germana ŝipkompanio Hapag-Lloyd rifuzis liveri la kargon, ĉar ĝi devis observi la usonan blokadon.
Alia aspekto de la punaj agoj kontraŭ Kubo koncernas sankciojn truditajn de la administracio de Donald Trump kontraŭ la uj-terminalo ĉe la haveno de Mariel, okcidente de Havano.
Sekve, la singapura kompanio PSA International forigis Kubon de sia listo de cellokoj. Indas rimarki, ke la havena infrastrukturo de Mariel estas la plej granda en Kubo por kontenermanipulado.
En la sama rondo de malamikaj regulajxoj, la Blanka Domo ankaŭ sankciis Coral Marítima S.A., kompanion apartenantan al GEMAR (Mara-Porta Transporta Komerca Grupo), kiu estas sur la usona nigra listo.
Kiel videblas, kompanioj rezignas aŭ ne plenumas interkonsentojn kun Kubo pro la trudado de sankcioj fare de Vaŝingtono, devenantaj de la administraj ordonoj de Donald Trump.
Aldone al la energia blokado — kiu minacas trudi tarifojn al fuelprovizantoj al la kariba insularo — la Blanka Domo timigas ŝipkompaniojn.
Se ni memoras la retiriĝon de bankoj el la plenumado de financaj transakcioj kun Havano, tiam — apud la blokado de brulaĵo kaj la distanciĝo de ŝipkompanioj — ni trovas tri el la plej ofte uzataj taktikoj por intensigi la kolektivan punon kontraŭ la kuba popolo.
