La 10-a de oktobro en Kubo: nacia festotago .

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-10-05 16:24:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kiam oni parolas pri elstaraj homoj de la kuba  historio devas proksimiĝi al  la homoj de la jaro 1868,  tiuj kiuj  la 10-an de oktobro de tiu sama  jaro, en la sukerfabriko La Demajagua, oriente de nia insulo, levis sian batalkrion por la sendependigo de la lando.

Por komenci tiun ĉi historion oni devas unue paroli pri la advokato de la urbo Bayamo, Carlos Manuel de Céspedes, kiu  legis manifeston celantan postuli la sendependiĝon de Kubo kaj gvidis armitan movadon kiu poste daŭris dek jarojn je konstanta batalo favore al la liberiga idearo de la kubanoj.

Sed li ne estis sola. Kiuj akompanis lin dum tiu ribeliĝprocezo? Kiuj sekvis lin, poste, en aliaj regionoj de la lando? Liaj plej proksimaj kunlaborantoj estis, grandparte, viroj je alta instrunivelo, same kiel  la ceteraj ribelintoj tra la tuta lando.

Jen kelkaj el la plej elstaraj, ekzemple, Pedro Figueredo kaj Francisco Maceo, ambaŭ  estis advokatoj. Figueredo gvidis  ĵurnalon en Havano kaj Maceo studis en Barcelono, Madrido kaj Valencio, ĉiam ĉe gravaj hispanaj edukcentroj. Aliflanke, Francisco Vicente Aguilera kiu  studis en la gimnazio.

La ribelintoj de la urbo Camaguey, apuda provinco de la orienta regiono, kiuj sekvis la ekzemplon de Carlos Manuel de Céspedes en Bayamo, havis gvidantojn kiel Salvador Cisneros Betancourt, kiu studis inĝenierion en Usono; Ignacio Agramonte, advokato, eminenta studento de la universitatoj de Barcelono kaj Havano. Ankaŭ Eduardo Agramonte, diplomito pri medicino en la barcelona universitato.

Inter la ĉefaj membroj de la revolucia estraro de Villaclara, centre de la insulo, estis la poeto Miguel Jerónimo Gutiérrez, Antonio Lorda, medicinisto diplomita en la fakultato de Parizo; Eduardo Machado, kiu studis lingvojn en Bostono kaj poste fariĝis inĝeniero en Parizo. Ankaú ribeliĝis la profesoroj Honorato del Castillo, Marcos García kaj Serafín Sánchez.

Esplorlaboro de la elstara kuba historiisto Fernando Portuondo montris ke, en junio 1869, ok monatojn post la ribeliĝo en La Demajagua, la hispana generalo Letona, guberniestro de la centra departemento, ordonis  enketon pri la plej esltaraj viroj de Camaguey, aliĝintaj al la sendependiga milito en la kampoj de Kubo, kaj evidentiĝis ke inter iom pli ol 200 personoj, estis 18 advokatoj, 10 medicinistoj, du dentistoj, farmaciisto, profesoro, 5 studentoj,  supozeble universitatanoj, gimnaziano kaj skribisto.

En Havano, la sendependistoj havis prestiĝajn advokatojn kiel José Morales Lemus; universitatajn profesorojn kiel José Manuel Mestre; kaj verkistojn kiel José Antonio Echevarría kaj Enrique Piñeiro. Krome, tuj aliĝis al la diversaj taskoj sendependigaj la plej elstara romantika kuba poeto de la 19-a jarcento, Juan Clemente Zenea  kaj la plej bona romanisto de tiu jarcento, Cirilo Villaverde.

Pro tio, kiel prave evidentigis la historiisto Portuondo, antaŭe menciita, ne estis strange ke  iom antaŭ la ribeliĝo de La Demajagua en Bayamo, la hispana kapitano generalo Francisco Lersundi, jam rimarkis ke tra la tuta insulo floris, dum la unuaj jaroj de la 60-a jardeko,  ĵurnaloj kiuj senrezerve diskonigis siajn sendependigajn doktrinojn, kiujn Lersundi taksis “fajrigaj”.

Jen elstaruloj de la kuba historio dum la sendependigaj bataloj okazintaj  en la deknaúa jarcento, kiuj estas memorataj ĉiujare la 10-an de oktobro,  festata kiel nacia festotago, ĉar ĝi malfermis la vojon al sendependiĝo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up