Kubo hodiaŭ en konstitucia kunsido de la Nacia Asembleo de Popola Povo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-19 08:18:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  apr 19 (RHK) La Nacia Asembleo de Popola Povo de Kubo celebras ĉi-merkredon la konstitucian sesion en sia X-a Leĝdona periodo, konforme al la dispozicioj de la Konstitucio kaj la Voĉdona Leĝo.

La leĝdona organo de la kariba nacio, konsistigante sin por nova Leĝdona periodo, elektas sian prezidanton, vicprezidanton, sekretarion kaj aliajn membrojn de la Ŝtata Konsilio el inter siaj deputitoj.

Krome, ĝi elektas la Prezidenton kaj la Vicprezidenton de la Respubliko; kaj nomumas, laŭ propono de la prezidento de la lando, la ĉefministron, la vicĉefministrojn, la sekretarion kaj aliajn membrojn de la Konsilio de Ministroj.

La kunveno, kunvokita de la Ŝtata Konsilio (konstanta kolegia organo de la Asembleo) estas planita okazi ĉi-merkredon ekde  la 09:00 (loka horo).

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up