Havana felietono: la strato Amareco kaj la muzeo pri ĉokolado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-03-19 23:37:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Muzeo de ĉokolado en la strato Amareco

Havana felietono estas programero dediĉita al nia ĉefurbo kiu festas sian 500-an jubileon en la nuna jaro, la 16-an de novembro.

Por konatigi vin kun kelkaj elstaraj lokoj, historioj, personoj kaj domoj de arkitektura valoro, ni invitas vin promeni tra  la stratoj de Havano, kaj speciale la strato Amargura, kie situas la konata muzeo de ĉokolado.

La strato Amarguras, tio estas, Amareco, estas unu el la ĉefstratoj de la malnova urbocentro, fakte en la plej malnova areo de Havano. La strato naskiĝas en la konata kaj bela Placo de Sankta Francisko kaj finiĝas en la Placo de Kristo, fronte al la ĉefa pordejo de la samnoma preĝejo.

Tiu ĉi strato estis unu el la horizontalaj vojoj pli antikvaj kaj signifoplenaj, kies signifo estas ĉefe religia. Ĝi rolis kiel Via Kruco en la procesioj de la Korpus Kristi kaj speciale en la procesioj kiel eliris dum la sankta semajno.

Precize tie, en unu el la malnovaj domegoj nuntempe troviĝas la muzeo de ĉokolado, loko al kiu ni dediĉis elsendon jam de kelka tempo.

Pri la muzeo indas aldoni ke krom trinki kaj gustumi bongustan ĉokoladon el kuba kakao, oni povas spekti tre interesan historion pri tiu arbo kaj ties fama produkto, tio estas, ĉokolado.

En paneloj oni montras la historion, variecon de kulitivitaj plantoj, la plej famajn markojn kaj la ĉokoladajn fabrikojn ekzistintajn en la urbo, kiel tiu nomata La Estrella (La stelo).

Same oni ekspozicias opiniojn de diversaj famuloj pri la ĉokolado samkiel anekdotoj ligitaj al ĝi, datumoj pri la eltrovo de la semo en Ameriko kaj ties alveno al Eŭropo.

Tiu ĉi malgranda sed interesa muzeo posedas kolekton de ĉokoladujoj kaj tasoj el fajenco angla, germana, itala kaj franca el la jarcentoj deknaŭa kaj dudeka; kaj ceramikaj ĉokoladujoj, potoj, kaseroloj kaj tasegoj de mozaiko angla de la jarcentoj dekoka kaj deknaŭa eltrovitaj dum arkeologiaj traserĉoj en la regiono.

La franca liphara taso kiu invitis trinki ĉokoladon sen malpurigi la lipharojn estas unu el la eksponataj novaĵoj en la montrofonestroj de la muzeo kune kun la kaserolaĉoj kupraj el Hispanio: ĉokoladujoj, kruĉoj kaj kafujoj. Oni ankaŭ montras mudlilojn el bakelito kaj ujon por konfitaĵoj donacita de la muzeo de kakao kaj ĉokolado de Bruselo.

En la muzeo oni povas koni la uzon de la kakao-oleo kiel brulaĵo por la endoma lumigado, por prepari kremojn en apotekoj kaj por ellabori sapojn kaj kosmetikaĵojn en la parfumejoj.

La havana muzeo de ĉokolado posedas kelkajn tablojn kie oni povas gustumi bongustajn ĉokoladajn trinkaĵojn kies ekskluziva bazo estas la fama kakao de la orienta regiono Baracoa; oni povas elekti inter la tradician formon kun vanilo kaj kanelo; aŭ la azteka kun pimento kaj nuksoj.

Sendube, la muzeo de ĉokolado estas populara centro de la malnova havano, homara heredaĵo, kie la vizitanto ĝuas kaj ripozas.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up