Havana felietono: survoje al la 500-a jubileo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-01-25 10:04:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Havano sojle al sia 500-a jubileo

La kuba ekonomio havas inter siaj ĉefaj industrioj, la nomatan industrion sen kamentuboj, tio estas, turismo, kiu  serioze alcelas la nombron de 5 milionoj da vizitantoj en tiu ĉi jaro.

La insulo havas 70 mil 879 ĉambrojn en hoteloj, el kiuj 12 mil 488 estas en Havano. Kial? Ĉar precize la ĉefurbo allogas multajn vizitantojn sojle al sia 500-a jubileo.

Tiu ĉi festo okazos la 16an de novembro  kaj pro tio diversaj planoj ekzistas flanke de la ministerio de turismo, kiu preparas 610 projektojn jam anoncitaj ĝis la jaro 2030.

Tiuj projektoj kreos pli ol 100 mil ĉambrojn en hoteloj; krome estos centroj por amuzado, ĉambroj por entreprenoj ligitaj al turismo, aliaj 50 projektoj por turismo de naturo, interalie. Havano posedas aparte 136 projektojn, el kiuj 60 estas kun fremdaj investoj kaj 76 propraj.

La funkciuloj de la sektoro asertas ke, en la kazo de Havano ĉiuj projektoj rilatas  ne nur al la malnova urbocentro, ege alloga,  sed ankaŭ al la ceteraj distriktoj dde la urbo.

Kiam oni trairas la stratojn de la urbo, eblas vidi kaj aŭskulti plurajn turistojn kiuj afable klarigas ke ili sentas sin tre ĝojaj kaj sekuraj promentante tra la urbo, ĝuante la afablecon de la kubanoj, ĉiam malfermaj kaj helpemaj.

Spite al pluraj obstakloj starigataj de la usona sieĝo komerca, ekonomia kaj financa kontrau Kubo, la turisma sektoro estas promesplena kaj laboras kun bonaj kreskoceloj por 2019.

La plano  atingi la nombron de 5 milionoj da vizitantoj,  reprezentas 7 elcenton je kresko kaj 17 elcento rilte la enspezojn pro tiu ĉi koncepto.

En sia 500-a fondodatreveno Havano sin preparas por bonvenigi la jubilean  feston kaj vizitantojn el la tuta mondo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up