Napoleono en muzeo de Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-15 10:03:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Napoleona muzeo de Havano   foto: Habanacultural

Havano posedas plurajn muzeojn kaj ĝi konservas historiajn muzeaĵojn el la tuta mondo. Unu el la plej mirindaj estas la Napoleona Muzeo. Jes, multaj homoj sin demandas kial?

Vero estas ke Napoleono neniam vizitis Kubon kaj eble, neniam sciis pri ĝia ekzisto, meze de tiom da bataloj siatempe. Tamen, kuba riĉulo,posedanto de sukerfabrikoj,   frue en la dudeka jarcento, kolektadis pecojn, muzeajn objektojn de Napoleono kaj aliajn epokrilatajn al la fama franca imperiestro.

Kun la celo ilin meti en bonan ejon, la riĉulo elektis belan domegon, kiu similaspektas palacon renesancan el Florenco dekses-jarcenta.

Ĝi estis fondita kiel muzeo de Napoleono la 1-an de decembro 1961 kaj situas najbare de la havana universitato. Fakte estas bela konstruaĵo kiu ankoraŭ hodiaŭ tre elegantas, kaj enhavas mirindan kolekton el 7 mil muzeaĵoj kun altnivela arta valoro.

Ili apartenas al la epoko de la unua franca imperio kaj antaŭaj etapoj, kaj ĉiuj, iamanieres rilatas al la vivo de Napoleono Bonaparte.

Sendube vizitinda muzeo en Havano, la muzeo napoleona, estas unu el la pluraj eblecoj konatiĝi kun la monda kaj landa kulturo promenante tra Havano, urbo kiu sin preparas por bele festi sian 500-jariĝon la venontan 16-an de novembro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up