Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko celas ampleksigi sian riĉan kolekton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-24 11:00:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Logo de scienc-teknika biblioteko 

Dum la pasintaj 130 jaroj en Esperantujo aperis multaj sciencaj kaj fakaj artikoloj, verkoj, libroj – sed multaj el ili ne plu estas aĉeteblaj aŭ atingeblaj. Tamen, se ili estus bitigitaj, en interreto ĉiu povus trovi kaj legi ilin... – Tio estis la ideo de entuziasma grupo, kiu en Hungario decidis starigi kaj funkciigi Sciencan kaj Teknikan Esperanto-Bibliotekon, STEB, en la reto.

En STEB oni povas trovi ĉirkaŭ mil fakajn verkojn, ligilojn al eksteraj retejoj, aŭ lokajn elektronikajn dosierojn – kiujn oni povas rekte legi aŭ elŝuti al sia komputilo.

Ekzistas apartaj sekcioj por la ĉefaj sciencaj branĉoj kiel fiziko, biologio, medicino, radiotekniko, ktp, kaj ekzistas ankaŭ loko por sciencaj libroj kun diversaj aŭ miksitaj temoj: scienc-teknikaj konferencoj, preleg-kolektoj, libroj de la Someraj Universitatoj okazintaj dum Universalaj Kongresoj de UEA, kaj simile.

La plej populara parto de STEB estas ĝia sekcio pri fakaj vortaroj kaj terminaroj. Tiu sekcio enhavas pli ol 250 vortarojn ne nur el la diversaj sciencaj branĉoj, sed ankaŭ pri aliaj temoj kiel kuirado, rim-vortaroj, tabuaj vortoj, ĵargono ktp. 

La ekstera mondo juĝas la sukceson de Esperanto laŭ ĝia uzado en la scienca kaj teknika aplikadoj. Tiaj libroj en Esperanto bedaŭrinde estas malmultaj, ĉar ne estas simpla afero eldoni ilin pro la necesaj matematikaj formuloj kaj multaj desegnaĵoj. Ĝuste pro tio STEB kolektas materialojn, kiuj rilatas ĉefe al la naturaj sciencoj.
 
Estas tre grave aldoni al la kolekto pliajn librojn kaj artikolojn.  La biblioteko estas trovebla ĉe http://www.eventoj.hu/steb/


Fonto: uea.facila.org



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up