Esperanto-elsendoj festas sian 20-an jariĝon je la servo de komunikado

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-09-08 10:11:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 8 sept (RHK) La venontan  la 11-an de septembro la Esperanto-elsendoj de Radio Havano fariĝas 29-jaraj, kio sendube estas ĝojiga fakto por ni, kaj aparte por kelkaj el ni, kiuj partoprenis la unuan elsendon okazintan en la jaro 1988.

Estis tempo kiam Kuba Esperanto-Asocio sin preparadis por akcepti en Havano la 75-an universalan kongreson de Esperanto por la unua fojo, la plej grava kaj multnombra esperanto-manifestacio.

Interalie, tiu kongreso kontribuis al realigo de tiu ĉi ideo kiu nun estas historia kaj reala atingo de la kuba movado. Ĝuste tial ni volas pere de niaj mikrofonoj sendi amikan saluton al ĉiuj iamaj kunlaborintoj kaj nunaj kunlaborantoj pro sindediĉo kaj subteno.

Apartan saluton ni transdonas al ĉiuj geaŭskultantoj kaj fidelaj raportantoj kiuj regule subtenas nian agadon. Al ĉiuj ni esprimas nian dankon kaj altan estimon.

En tiu ĉi nova datreveno, la esperanto-redakcio sin preparas por aktive informi pri alia grava evento okazonta en Kubo, en Havano, de la 11-a ĝis la 17-a de februaro 2018, nome  la 9-a Tutamerika Kongreso de Esperanto kies ĉeftemo estas Lingvoj kaj Kulturoj: edukado por daŭripova evoluo en la Amerikoj.

Informoj pri ĝi troveblas en la retejo de Kuba Esperanto-Asocio, sub la menuero 9-a TAKE. Nia redakcio invitas ĉiujn informiĝi kaj partopreni la tutamerikan kongreson, kiu celas plifortigi la regionan movadon kaj ĝui nian kulturon kaj amikecon. Bonvenon en Havano!



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up