Notinda progreso en la strategio fronte al klimatŝanĝiĝo en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-21 23:05:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De María Josefina Arce

Kiel insula ŝtato situanta en la tropika zono de la terglobo, Kubo estas alte vundebla rilate ĉiujn sekvojn de la klimata ŝanĝiĝo, kio nuntempe reale minacas la planedon kaj la homaron.

Sciencistoj  kubaj konfirmis la altiĝon de la marnivelo en niaj marbordoj, variadon de la pluvreĝimo kaj de la akvodisponebleco,  kaj ankaŭ kreskos la sekeco de la grundoj en kelkaj regionoj, interalie.

Pro tio la kubaj aŭtoritatoj daŭre zorgas pri la bezono minimumigi la homajn  kaj materiajn perdojn pro la klimata ŝanĝiĝo. Tial ili regule kontrolas la funkciigon de la Tasko Vivo, strategio de la lando por alfronti tiun fenomenon. Ĝi estis aprobita de la ministra konsilantaro en la jaro 2017.

Dum la lastaj tagoj, la prezidento Miguel Díaz-Cane pritaksis la evoluon de tiu programo laŭlonge de la nacia teritorio, speciale en la orienta provinco Guantánamo, unu el la plej damaĝitaj pro la sekeco, kaj sekve, ĝi havas problemojn pri dezertiĝo kaj salinizado.

La kuba ŝtatestro agnoskis la agadojn faratajn en tiu provinco, kiujn li pli bone vidis dum ĵusa vizito al tiu tertorio.

Tra la tuta lando oni adoptas regulaĵojn kiuj obeas al la menciita strategio Tasko Vivo, kiu surbazo scienca kaj multfaka, prioritatas 73 el 168 municipojn kubajn, 63 en marbordaj zonoj kaj aliaj 10en la interno de la lando.

Pasintjare oni notinde avancis en la starigo de tiu strategio. Oni finis 23 esplorprojektojn, kiuj havas gravajn sekvojn en la media, socia kaj ekonomia branĉoj.

Oni ankaŭ laboris en la plutenado kaj rekupero de la sablaj plaĝoj, kiuj prezentas diversajn erosiajn nivelojn, laŭ konkludis faritaj studoj.

La plenumitaj agadoj jam estas videblaj en la monde konata plaĝo Varadero, en la okcidenta provinco Matanzas, kie oni sukcesis rekuperi preskaŭ tri kilometrojn da strando.

Oni ankaŭ entreprenis agojn por efika uzo de akvo; oni rekuperis manglo-lagunojn;  estis konservitaj la koralrifoj kaj rearbarigitaj la prioritataj zonoj.

Aldone, oni evoluigis plurajn kampanjojn por konsciigi la loĝantaron pri la zorgado de la ĉirkaŭaĵo kaj pri la reala danĝero prezentata de la klimata ŝanĝiĝo por Kubo.

La kuba strategio, kiu bezonas investojn je mallonga, meza kaj longa tempolimo, markas la vojon por alfronti la klimatan ŝanĝiĝon kaj savgardi la homan vivon, specio kiu riskas je estingiĝo kiel bone atentigis Fidel Castro, la historia gvidanto de la kuba revolucio, dum la Pintkunsido de la Tero en Rio de Ĵanejro en la jaro 1992.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up