Kubo petas efektivigi agojn fronte al la tutmonda ekonomia krizo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-15 16:56:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 15 (RHK) La Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, pledis ĉi-lunde por efektivigi kunordigitajn agojn, kiuj ebligas respondon al la nuna monda krizo, en la Financa Ministeria Renkontiĝo de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac).

Rodríguez atentigis sur Tvitero, ke la renkontiĝo okazis en Ĉilio, gvidata de la portempa prezidanteco de Sankta Vincento kaj Grenadinoj.

La estro de la Ministerio pri Financo kaj Prezoj, Vladimir Regueiro, kiu prezidis la kuban delegacion, kiu partoprenis la kunvenon, alvokis la alprenon de urĝaj rimedoj por respondi al la multnombraj krizoj, kiuj tuŝas la landojn de la regiono, pligravigitaj de la konsekvencoj de la Kovim-19.

Regueiro kondamnis la ekonomian, komercan kaj financan blokadon trudita de Usono kontraŭ la kariba nacio, same kiel la inkludon de la insulo en la unuflanka listo de landoj kiuj supozeble sponsoras terorismon.

Li ankaŭ dankis la solidarecon de la regiono kaj la deklarojn de Celac por ĉesigi la unuflankajn politikojn, kiuj tuŝas kuban civitanojn.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up