Elektoj en Kubo kaj unueciga voĉdono kiel strategio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-25 10:17:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Naciaj Elektoj en Kubo 2023

En la lastaj horoj antaŭ la voĉdona tago de ĉi tiu dimanĉo, la 26-an de marto, Kubo spertis nekutiman dinamikon en siaj kvartaloj por prepari la pli ol 23 000 balotejojn tra la nacio, kiuj estas en la Familiaj Medicinaj Klinikoj, lernejoj aŭ infanĝardenoj, inter aliaj  lokoj en la komunumo, eĉ en familiaj hejmoj en certaj teritorioj, ofte en malproksimaj lokoj.

Aliaj balotejoj, pli ol 240, estas en specialaj lokoj kiel flughavenoj, trajnoj kaj busfinstacioj, hospitaloj kaj aliaj ejoj kie balotantoj povas esti dum voĉdonado. Krome, la areoj ĉirkaŭantaj la lernejojn estis plibeligitaj por ricevi tiun ĉi eventon, kiu markas la vivon de la nacio en festa etoso.

Sendube, estas aferoj, kiuj distingas la kuban balotsistemon. Pli ol 175 000 studentoj gardas la balotujojn kun siaj uniformoj kaj koloraj koltukoj.

Ekde la konceptigo de la nuna balotsistemo fare de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, la studenta ĉeesto reprezentas simbolon de konfido al la novaj generacioj kaj la trankvila etoso en kiu okazas la balotado.

Alia elemento, kiu distingas la kubajn elektojn, estas la alta eduka nivelo de la kandidatoj al deputitoj: 95,3% estas universitataj diplomitoj, sendepende de ilia deveno,  ĉu ili estas kamparanoj, edukistoj, kuracistoj aŭ sportistoj. Ĉiuj sektoroj de la kuba socio estas reprezentitaj. La plimulto estas virinoj, pli ol 55 procentoj.

Balota tago ĉi-dimanĉe markas transcendan momenton. Kaj la alvoko de la amasorganizoj estas voĉdoni kune, unuece,  strategio, kiu difinas Kubon, lando  sieĝita de la plej potenca imperio kiu iam ekzistis, kiu dum pli ol 6 jardekoj klopodas rompi la unuecon de la nacio.

Tial ĉi-dimanĉe, sur la balkonoj, pordoj kaj aliaj videblaj lokoj tra Kubo, oni vidas la alegoriajn flagojn svingi, ĉefe la kuba flago kaj la ruĝa kaj nigra flago de la 26-a de julio, de la sturmo komandita de Fidel  kontraŭ la kazerno Moncada, evento kiu markis turnopunkton en la historio de la sendependiga lukto de la kuba popolo. Post nur kvar monatoj ni festos la 70-an datrevenon de Moncada.

Estas vere, ke hodiaŭ ni vivas en kompleksa ekonomia scenaro, kiam estas multaj kaj tre malfacilaj materialaj mankoj, kiuj pezas sur la kubanoj, krom la amaskomunikila milito, kiu provas krei malesperon. Sed estas ankaŭ vero, ke la dialogo kun la popolo en la renkontiĝoj  de la kandidatoj tra la plej diversaj teritorioj de la kuba geografio kontribuis al plifortigo de unueco, klarigado de zorgoj, senti la nacian realon kaj percepti ke  estos tiuj reprezentantoj de la popolo en la  parlamento,  kiuj en unueco, saĝeco kaj konstanta interkonsento malfermos la komunan vojon al pli bona lando. Nur unuiĝintaj eblos atingi ĝin kaj por tio, voĉdonado por ĉiuj konfirmos tion, kio estis atingita kaj kio venos: libera, socialisma, sendependa, suverena kaj prospera patrujo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up