Kubo kaj Usono: realigebloj de Obama ĝis nun ne faritaj

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-10-21 09:09:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba gazeto Granma raportas ke la prezidento de Usono, Barack Obama posedas la kompetenton por rajtigi plurajn agojn kiuj povas flesigi la ekonomian sieĝon kontraŭ Kubo.

La informo sciigas pri 18 rajtigoj realigeblaj de Obama, interalie, ebligi ke Kubo malfermu en Usono oficejon informajn pri vojaĝeblecoj; rajtigi eskportaĵojn al Kubo de usonaj produktoj por esencaj branĉoj de la insula ekonomio, kiel ekzemple, por la industrioj de minoj, turismo, bioteknologio, petrolo; rajtigi eskportaĵojn de kubaj produktoj al Usono preter tiu ellaboritaj de la ne ŝtata sektoro.

Ankaŭ povus rajtigi la importadon en Usono de kiu ajn varo fabrikita aŭ derivita el produktoj kultivitaj, faritaj aŭ manfaritaj en Kubo de ŝtataj entreprenoj (nikelo, tabako, rumo aŭ aliaj). Ĝis nun la rajtigo ekzistas nur por biofarmaciaj produktoj.

Permesi pli vastajn formojn de kunlaboro en la evoluigo, komercado kaj provizado de medikamentoj kaj biomedicinaj produktoj de kuba origino, kiel ekzemple,  rektaj investoj de usonaj kompanioj kaj miksa entreprenoj.

Permesi la vendojn de la materialoj bazaj  kiujn Kubo bezonas por produkti medikamentojn por la kuba loĝantaro kaj de aliaj evolulandoj.

Permesi al kubaj institucioj, bankoj, entreprenoj, ktp, malfermi kontojn en usonaj bankoj; instrukcii al   la   reprezentantoj de Usono en la internaciaj financaj institucioj por ke ili ne haltigu la kredittransdonon aŭ aliajn facilaĵojn financajn al Kubo.

Rajtigi individuojn kaj kompaniojn usonajn investi en Kubo, preter tiuj jam aprobitaj por la sektoro de la telekomunikadoj; rajtigi la filiojn usonajn negoci kun Kubo, ne rilate al importado kaj eksportado de bonhavoj, kio ja estas malpermesita de la usona Leĝo Torricelli.

Elimini la liston de naciaĵoj speciale nomumitaj, klasifo aplikata al kubaj entreprenoj aŭ eksterlandaj kompanioj kun interesoj en Kubo, kiuj ricevinte tian klasifon, tiam estas punataj per ĉiuj regulaĵoj de la sieĝo kaj ne povas efektivigi komercajn nek financajn transakciojn kun Usono aŭ eksterlandaj institucioj en triaj landoj ligitaj al Usono.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up