Rekuperi la ekonomion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-28 19:24:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nacia Asembleo de Kubo

De María Josefina Arce 

La marŝo de la kuba ekonomio okupis bonan parton de la atento kaj analizo de la deputitoj en la VII regula periodo de sesioj de la 9-a leĝdona periodo de la Nacia Asembleo de la Popola Povo de Kubo, kiu kunvenis en Havano.

La ekonomio de la lando estis grave tuŝita de la efikoj de Kovim-19, kiu postulis milionojn da dolaroj estu asignitaj por kontraŭbatali la malsanon kaŭzitan de la nova kronviruso por protekti la sanon de la loĝantaro, prioritato por la aŭtoritatoj.

Meze de ĉi tiu kompleksa sano-situacio, la nordamerika blokado, plifortigita en ĉi tiuj tempoj de pandemio, havis brutalan efikon. La nuna usona registaro tenas senŝanĝe la 243 decidojn adoptitajn de la antaŭa administracio, prezidita de Donald Trump (2017-2021).

Ĉi tio senigis la Grandajn Antilojn je esencaj valutaj enspezoj por daŭre progresi kaj doni konvenan respondon al la bazaj bezonoj de la civitanoj.

La intensiĝo de la blokado igis multajn bankojn deklari nin riska lando. Ĉi tiu financa persekutado kontraŭ Kubo malhelpas internaciajn transakciojn kaj tuŝas civitanojn.

Por doni al vi ideon pri la damaĝo kaŭzita, nur en 2020 la kariba nacio ĉesis enspezi 2,4 miliardojn da dolaroj.

 La kuba ekonomio perdis 13% de sia Malneta Enlanda Produkto inter 2020 kaj ĝis nun, malbonefiko priskribita kiel severa de la vicĉefministro kaj ministro pri ekonomio kaj planado, Alejandro Gil, kiu atentigis, ke estas neeble, ke ĉi tiu situacio ne sentiĝu en la ĉiutaga vivo de la kubanoj.

Tamen, la lando estas decidita daŭrigi sian progreson, precipe en nutraĵproduktado, kiu hodiaŭ, diris Gil,   alfrontas kompleksan panoramon, pro la deficito de bruligaĵoj, fuelo kaj partoj kaj ekipaĵoj, sed ankaŭ de organizaj problemoj, kiuj ne povas esti ignoritaj.

Por atingi ĉi tiun kreskon, ĉies aspiron, oni adoptis serion da decidoj, celantaj forigi obstaklojn en la ekonomiaj procezoj kaj la efektivigon de la Gvidlinioj de la Ekonomia kaj Socia Politiko de la Komunista Partio de Kubo, adoptitaj en 2011.

Ĝuste la pasintan aprilon estis aprobita pako de 63 decidoj rilataj al la agrikultura sektoro, kiuj kunportas pli ol 600 agojn, kiuj estas kontrolataj kaj perfektigitaj de 7 grupoj de fakuloj, akademianoj kaj sciencistoj.

Tamen, ĉiuj dispozicioj adoptitaj en la malsamaj branĉoj, kiel atentigis la deputitoj, devas esti akompanataj de pionira pensado, la maksimuma uzado de ekzistantaj potencialoj, ŝparado kaj kreskanta uzo de scienco kaj teknologio en la serĉo alternativoj, aspekto kiu la kuba prezidento Miguel Díaz Canel insistis plurfoje.

 Eĉ meze de la kompleksa panoramo, oni laboras por la reakiro de la ekonomio, celo, kiu postulas la penon, subtenon kaj kreemon de ĉiuj kubanoj.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up