Internacia Tago de Edukado: alvoko rekuperi kaj revigligi edukadon por la generacio Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-25 10:59:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Unesko kaj la monda eduka komunumo celebras hodiaŭ la trian eldonon de la Internacia Tago de Edukado per virtuala monda evento, kies temo estas “Rekuperi kaj revigligi la edukadon por la generacio Covid-19.

Universala Esperanto-Asocio (UEA) kunagas kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en tiu ĉi mesaĝo okaze de la Internacia Tago de Edukado 2021.

Jam antaŭ dudek jaroj, forumo en Dakaro organizita de Unesko skizis la plej urĝajn tutmondajn paŝojn farendajn sur la kampo de edukado, inkluzive ke la  ŝtatoj fortigu la protektadon kaj instruadon de ĉiuj junaj infanoj, ĉefe tiuj malriĉaj kaj tiuj minacatataj de ekskludo kaj/aŭ diskriminacio.

Same por ke la infanoj el etnaj malplimultoj ricevu apartan atenton en la edukado; aliro al adekvataj instruprogramoj estu garantiata al ĉiuj, cele al kontentigo de la bazaj bezonoj kaj aktiva civitana vivo; aliro al instruo estu havebla de ĉiuj homoj, ne nur en infaneco sed tra la tuta vivo; ke la rezultoj de la instruado devas esti takseblaj kaj devas ebligi ĉiujn agadojn de la kutima vivo: legadon, skribadon, kalkuladon. Eĉ se tiuj principoj aperis en la jaro 2000, la vojo al ilia plenumo estas ankoraŭ longa. 

Tiu ĉi internacia tago celas stimuli la sindevigojn kaj agojn por rekuperi edukadon, redukti la forlasojn lernejajn kaj  celebri la iniciatojn edukajn krom pledi por financado kaj impulsi de la plej bonaj praktikoj rilate egalrajto je edukado.

Oni celas transdoni voĉon al la generacio Covid-19 por esprimi ties zorgojn kaj aspirojn frote al estonteco sub la ombro de ekonomia recesio kaj la klimata ŝanĝiĝo.

Tial, la monda organizo de Esperanto, UEA, “alvokas al ĉiuj homoj de bona volo, al la parolantoj de Esperanto tra la tuta mondo kaj al Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, kuniĝi en spirito de kunlaboro por eduki niajn infanojn, kompensi la damaĝon de la pandemio, precipe por junuloj kaj vundeblaj grupoj, kaj retrovi la vojon al egaleco, prospero kaj memstaro proponata de efika tutmonda edukado.”


Fonto: Unesko/UEA



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up