Teknodiverseco kiel la ŝlosilo al cifereca malkoloniigo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-01 10:30:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Unesko-kuriero

La batalo por regi ciferecan scion trafis turnopunkton. Ekonomiaj, geopolitikaj kaj kulturaj dimensioj estas ĉiuj aktivaj.

La superregado de la teknikaj gigantoj ne estas la sola problemo, kiu devas esti solvita por venki la nunan malekvilibron kaj antaŭenigi ciferecan plurismon. Necesas ankaŭ vigligi la disvolvadon de alternativaj, daŭripovaj teknikoj, kiuj respektas lingvan, kulturan kaj biologian diverseco.

Per tiuj ĉi enkondukaj linioj kaptis nian atenton artikolo publikigita en la lasta numero de Unesko-kuriero en Esperanto. Ĝia titolo estas Teknodiverseco kiel la ŝlosilo al cifereca malkoloniigo.

La artikolo asertas ke scio estas potenco, kaj ĝi plenumas sian influon, kiel la itala filozofo Antonio Gramsci diris, en la kampo de kultura hegemonio, establante la limojn de kia scio estas kaj ne estas. Informado, edukado kaj kultura kaj scienca produktado konsistigas la profundan nivelon de geopolitika interago.

Nun, por la unua fojo en la historio, ĉi tiu kompleksa aro da ideologioj, praktikoj kaj interŝanĝado konverĝis en unuigitan medion de produktado, alirokaj disigo: Interreto kaj ĝiaj iloj.

Interreto kaj ĝiaj fratinaj teknikoj fariĝis ŝlosilaj por  plenumi superregon kadre de politiko kaj sano, trejni novajn generaciojn, disvastigi sciencajn rezultojn, influi ekonomiajn elektojn kaj defii sociajn normojn.

La kulturaj, estetikaj, sociaj, juraj, ekonomiaj kaj aliaj strukturoj, kiuj karakterizis la historion de la homaro ĝis la fruaj jaroj de la 21-a jarcento estis forbalaitaj de nova subjekto-objekto: La imperio de  algoritmo.

La artikolo pritraktas la temon  el diversaj flankoj: kiel granda turnopunkto, la kultura problemo, malmunti superregajn interrilatojn kaj ciferecaj aŭtonomigaj projektoj. Ĉu  realigebla, plurkultura kaj justa modelo de teknodiverseco jam estas ĉi tie? Oni povus tion pli bone scii legante la lastan numeron de Unesko-kuriero en Esperanto.


Foto: Unesko-kuriero

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up