Kreoligi la ideon de homeco aŭ kiel protekti kulturan diversecon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-08-21 10:50:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kovrilo de la esperanta eldono de Unesko kuriero

En la dua numero aprila-junia de  2018 de la Unesko Kuriero aperas tre interesa artikolo kun belaj fotoj sub tiu ĉi titolo kiu indas esti konata de la esperanto-parolantaro.

Ni volas ĝin prezenti al vi skize kun la invito aĉeti aŭ elŝuti la revuon kiu prezentas plurajn kulturtrafajn artikolojn pri diversaj temoj ege sifnigoplenajn por komunumo interesiĝanta pri kulturo en plej vasta senco.

La artikolo estas verkita de Mireille Delmas-Marty ,  membro de la Institut de France kaj honora profesoro ĉe la Collège de Francio.

Jen kelkaj konsideroj kaj ideoj de la aŭtorino kiu  komenciĝas per jena teskto:

Protekti kaj antaŭenigi la diversecon de kulturaj esprimoj estas unu el la prioritatoj, kiujn la Membro-Ŝtatoj de Unesko starigis al si dum la komenco de la tria jarmilo.

Per subskribo de la Konvencio de 2005, ili difinis kulturan diversecon kiel komunan heredaĵon de la homaro, kiu ne nur devas esti protektata – kiel establita, permanenta trezoro – sed ankaŭ antaŭenigata, ĉar ĝi estas vivanta trezoro, kaj tial renovigebla kaj evoluanta.

Kultura diverseco jam estis levita al la rango de komuna heredaĵo de la homaro en la Universala Deklaracio de 2001, unuanime adoptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en novembro de tiu jaro. La teksto konstatas ke kultura diverseco estas por la homaro “tiel necesa, kiel biodiverseco estas por la naturo”. Ĝi estis la unua grava interregistara renkontiĝo okazigita post la atakoj de la 11-a de septembro [2001] en Usono, kaj Unesko volis proklami laŭte kaj klare sian rifuzon de la teorio de la kolizio de civilizacioj kaj sian rifuzon por sanktigi diferencojn.

La aŭtorino konsideras grava la jenan klarigon «memori ĉi tiun kuntekston ŝajnas al mi tute necese, ĉar ekde 2001 ni estas engaĝitaj en speco de permanenta tutmonda civila milito, kiu subtenas aŭtentikan religian furiozecon, kaj teruras tutajn loĝantarojn.»

Indas, tamen, prezicigi ke post la menciitaj teroristaj atakoj, la decido de Usono kaj okcidentaj potencoj iniciati militojn kontraŭ landoj kiujn ili konsideris kulpaj pri la atakoj estas,  niakonsidere, ĉefa kaŭzo de la postaj katastrofaj sekvoj por la civila loĝantaro kiu ankoraŭ nun suferas detruojn, kaj provas eskapi el milita scenejo rezultonta,  ne nur el eventuala civila milito sed el bombardado de eksterlandaj potencoj.

Li asertas ke «el ĉi tio rezultis precipe amasa elmigrado de loĝantaroj, kion ni hodiaŭ spertas, kaj en la identeca streĉiĝo de la landoj de enmigrado − kiuj nun fermas sin sur siaj apartaĵo, sur la nomo de supozeble minacata nacia identeco. Ĉiuj ĉi aktualaj eventoj devigas nin evoluigi pli efikajn ilojn por kultura plurismo».

Jen invito nia pripensadi kaj informiĝi pri tiu ĉi temaro kiel maniero ampleksigi la kulturan horizonton kaj provi kompreni la ruinigan situacion alfrontatan de la homaro kaj aŭtoritatuloj por protekti la kulturan diversecon kiel homaran heredaĵon  .

La artikolon tradukis el la angla, Sidney Carlos Praxedes el Brazilo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up