La rakonto daŭras....

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-02 18:14:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En Usono, la lando kiu sin proklamas kiel la perfekta demokratio kaj prenas la rajton taksi la reston de la mondo laŭ sia kaprico, tendencas okazi aferoj kiuj iras de la scivolema ĝis la ridinda kaj unu el la plej konataj kazoj  tiusence estas eksprezidento Donald Trump.

Ni devas komenci dirante, ke tiu ĉi komento ne rilatas al la voĉdona proceduro mem, kiu estas kompleksa, kontraŭdira kelkfoje, iom folklora kaj malfacile komprenebla, sed ĝi estas laŭleĝa en tiu lando kaj tial sendube oni devas respekti.

Estas aferoj, tamen, kiuj estas preter la sistemo kaj unu el ili estas la troa deziro al potenco kaj la distordita vizio de la realo, loka kaj internacia, kiujn montras la antaŭa gasto de la Blanka Domo kaj kiel reagas la justica aparato.

Kiel oni scias, 2024 estas balotjaro en la norda potenco kaj ni estas je unu paŝo antaŭ ol  komenci la antaŭbalotojn en la du gvidaj partioj de loka politiko, la demokrata, nuntempe en povo, kaj la respublikana, kiu revas baldaŭ reveni al gvidado de  tiu lando mane de, prefere,  la kolerema magnato Trump.

Okazas, tamen, ke du ŝtatoj, Majno kaj Kolorado, decidis, ke ĉi tiu viro ne rajtas partopreni la eventon ĉar li respondecas pri interveno en ribelo la 6-an de januaro 2021, ĉu vi memoras?, kiam homamaso atakis la kapitolon  en Vaŝingtono.

Montriĝas ke ekzistas amendo al la usona Konstitucio, numero 14, kiu malpermesas al tiuj, kiuj faris tian delikton, konkurenci por gvidi la landon.

Reale, la normo estis aprobita en 1868, kelkajn jarojn post la fino de la interna milito, ĉar la venkintoj en la nordo timis ke iliaj rivaloj en la sudo uzos la elektojn por akiri potencon kiun ili ne atingis en batalo.

Ĉar tia amendo neniam estis nuligita, ĝi povas esti aplikita al Trump, kondiĉe ke la Supera Kortumo rekonas, ke estis li specife, kiu alvokis  ŝturmi la Kapitolon, krimo pro kiu neniu tribunalo ĝis nun kondamnis lin.

Intertempe, la politikisto daŭre kampanjas, enspezas enormajn monsumojn kaj altiĝas en balotenketoj pri voĉdonado, dum akrigis sian paroladon kaj nomas Joseph Biden "radikala maldekstrulo", kio, se la situacio ne estus tiel kompleksa, oni  povus ĝin rakonti  kiel bona ŝerco.

Tiel do geamikoj, ni eniras jaron, kiu donos al ni multon por priparoli kaj, des pli,  por pripensi.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up