Parlamenta debato kaj protestoj daŭras en Argentino

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-02 11:44:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bonaero, feb 2 (RHK) La Ĉambro de Deputitoj de Argentino daŭrigas ĉi-vendredon  la analizon de  leĝoj-pako prezentita de prezidento Javier Milei, dum sociaj organizoj postulis trian tagon de protesto ĉirkaŭ la Kongreso.

La diskutata projekto, nomita Bazoj kaj Deirpunktoj por la Libereco (DNU) de Argentinanoj, inkluzivas tre pridubitajn aspektojn kiel la privatigo de publikaj kompanioj, la atribuo de leĝdonaj funkcioj al la Ekzekutivo kaj la starigo de la urĝo ekonomia, pensia, sekureca, defenda, tarifa, energia, prisana, administra kaj socia.

La antaŭan tagon, dekoj da homoj, inkluzive de ĵurnalistoj, estis vunditaj per kaŭĉukaj kugloj pafitaj de motoritaj policanoj dum la dua sinsekva tago de manifestacioj kontraŭ la tiel nomata Omnibus-Leĝo.

Krome, la trupoj uzis bastonojn, larmigan gason kaj akvokanonojn por forigi civitanojn de la stratoj kaj devigi ilin suriri placojn kaj trotuarojn.

Por ĉi tiu posttagmezo estas planitaj Kultura Festivalo kaj la kontinueco de la protestoj.

Laŭ la ĵurnalo Página 12, membroj de La Libertad Avanza (LLA) kaj dialogaj sektoroj atingis interkonsentojn por redukti la nombron da entreprenoj, kiuj estos privatigitaj, post la forigo de pli ol cent artikoloj el la pako de leĝoj.

Siaflanke, la novaĵagentejo Télam precizigis, ke la Registaro havas la subtenon de 143 leĝdonantoj por ĝenerale aprobi la plimultan opinion (38 el la LLA, 34 el la Radikala Civita Unio, 18 el la Federacia Koalicio, 37 el la Respublikana Propono, naŭ de Novigado, du de Produktado kaj Laboro, du de Buenos Aires Libre, unu de Creo, unu de Avanza Libertad kaj unu de Unidad Mendocina).


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up