Kontraŭregistaraj protestoj daŭras en diversaj regionoj de Peruo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-02 14:49:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Lima,  feb 2 (RHK) La protestoj en Peruo kontraŭ la registaro de la prezidento Dina Boluarte daŭris ĉi-ĵaŭdon en diversaj regionoj de la lando, kun speciala emfazo sur la sudaj teritorioj kiel Puno, kie la loĝantaro subtenas senfinan strikon dum pli ol unu monato.

En Kusko oni raportis la alvenon de pluraj provincaj delegacioj, kiel tiuj de Quillabamba, La Convención, Calca kaj Urubamba, kiuj marŝis tra la stratoj kaj aliĝis al la striko, kiun tiu ĉi departemento faras ĉi-tage.

Simile, en tiu regiono estas severa manko de fuelo pro la blokado de vojoj, krom ĉesigo de minindustriaj agadoj fare de diversaj grupoj.

Tiusence, la Oficejo de la Mediatoro indikis, ke 79 vojoj estas blokitaj dum ĝi nombris 24 provincojn en kiuj restas la mobilizadoj.

Siaflanke, en la ĉefurbo la manifestaciantoj kolektiĝis sur publikaj placoj kiel Dos de Mayo kaj San Martín, same kiel en la ĉirkaŭaĵo de publikaj institucioj kiel la Kongreso de la Respubliko kaj la Registara Palaco.

La plenkunsido de la Perua Kongreso malakceptis ĉi-merkredon kun 54 favoraj voĉoj, 68 kontraŭ kaj du sindetenoj, la projekton por antaŭenigi la komplementajn ĝeneralajn elektojn, kiu konsistigas unu el la fundamentaj asertoj de la protestoj.

Lastan sabaton, la morto de civitano Víctor Santisteban estis raportita kiel rezulto de polica brutaleco, kiam 58 mortoj estis registritaj de kiam la manifestacioj komenciĝis la 7-an de decembro.


Fonto: Telesur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up