Kubaj studendoj esprimas solidarecajn agojn al universitataj studentoj el Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-03 09:33:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 3 (RHK) Centoj da studentoj hodiaŭ ratifos la malakcepton de la universitata komunumo en Kubo al la polica subpremo kontraŭ siaj samuloj en Usono pro denunco de la krimoj de Israelo en Palestino, anoncis la Federacio de Universitataj Studentoj (FEU).

Laŭ informo publikigita de la ĵurnalo Juventud Rebelde, la mitingo okazos ĉi-vendrede je la 5a horo (loka horo), sur la ŝtupoj de la Universitato de Havano kaj ankaŭ estas invititaj eksterlandaj studentoj, kiuj studas ĉi tie.

Same, la Universitata Studenta Federacio (FEU) invitas al ĉi tiu mitingo "laboristojn kaj ĉiujn bonajn homojn, kiuj sentas sin tuŝitaj kaj ne povas elteni unu minuton pli da israela genocido en la Gaza Zono".

La organizantoj de la mitingo kunvokis ankaŭ junulojn el aliaj nacioj, kiuj estas en Kubo, kadre de la aktivadoj por la 1-a de majo, kiuj  faros deklarojn favore al la menciitaj kaŭzoj, raportis la kuba junulara ĵurnalo.

En la evento ili levos sian voĉon "energie  favore al la nobla afero de la palestina popolo kaj kontraŭ la polica subpremo al kiu estas submetataj usonaj studentoj", diris José Alberto Almeida, prezidanto de la FEU en la Universitato de Havano.

Almeida rekonis, ke la studentoj de la norda lando havas la dignon alfronti kaj manifestacii kontraŭ la barbareco de la cionisma registaro de Israelo kaj, tamen, en la tiel nomata lando de "libereco", oni volas per batoj silentigi la veron, li aldonis.

Estas tempo  ĉesigi ĉi tiun genocidon  kaj samtempe malbloki la humanan helpon al la Gaza Zono, kiu konsistigas flagran malobservon de la homaj rajtoj de la palestina popolo, postulis la studenta gvidanto de la insulo.

La agado de la universitataj studentoj de la ĉefurbo aliĝas al la deko da mobilizoj kaj eventoj, kiuj okazis ĉi-ĵaŭde en diversaj domoj de supera edukado en la kariba lando, favore al Palestino kaj al la universitataj studentoj de Usono.

La FEU kondamnis en deklaro ĉi tiun 1-an de majo, la perfortan invadon de la polictrupo en la kampusoj de pluraj nordamerikaj universitatoj, kiu malkaŝas gravajn malobservojn de la homaj rajtoj de studentoj.

La organizo atentigis, ke en la lando supozeble defendanto de demokratio kaj homaj rajtoj, ili krimigas studentajn protestojn kaj ordonas al siaj policaj fortoj subpremi instruistojn kaj studentojn, kiuj petas ĉesigi la amasmurdon de gazanoj kun la kunkulpeco de la usona registaro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up