Guayasamín: pentristo de Nia Ameriko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-08 08:26:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Oswaldo Guayasamín, pentristo de Nia Ameriko

Por: María Josefina Arce.

Latinameriko havas grandan kulturan riĉecon kaj diversecon. Ekzistas  pluraj reprezentantoj de la artaj manifestacioj, kies verkoj trarompis la limojn geografiajn, rekonatajn je internacia nivelo, inter tiuj estas la elstara ekvadora pentristo Oswaldo Guayasamín.

Kiam oni rigardas liajn pentraĵojn, oni alproksimiĝas al nia latinameriko. La denuncoj de la maljusticoj, torturoj, la diktaturoj kaj doloro, estas en lia verko. La “aĝo de la kolero” estas spegulo de la homa perforto kontraŭ la homo.

Guayasamín estis granda amiko de Kubo kaj fervora defendanto de la kuba revolucio. Li ĉiam akompanis la popolon de la kariba insulo en siaj bataloj por memdetermino, sen ajna enmiksiĝo.

Li denuncis ĉiujn agresojn de Usono kontraŭ la kariba insulo en la sino de la organizo de amerikaj ŝtatoj, kaj komdamnis la decidon de la ekvadora registaro rompi la rilatojn kun Kubo.

Li estis granda amiko de la kuba gvidanto Fidel Castro kaj pentris kvar portretojn de la historia kuba gvidanto, kiuj estas parto de la kolekto en la Domo Muzeo Oswaldo Guayasamín, situanta en la malnova Havano, inaŭgurita en 1993.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up