Elekta semajnfino en Latin-Ameriko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-21 08:43:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En tre kompleksa kunteksto, du latin-amerikaj nacioj iris al la balotado ĉi-dimanĉe. Ekvadoro en fruaj ĝeneralaj elektoj kaj Gvatemalo en prezidenta balotado, kiu havis unuan raŭndon la pasintan junion kaj en kiu la granda surprizo estis Bernardo Arévalo, el la Sema Movado, kiu sukcesis ŝteleniri en la nomumon la 20-an de aŭgusto.  

Laŭ antaŭrezultoj, Ekvadoro iros al dua balota raŭndo la 15-an de oktobro, en kiu konkuros Luisa González, de la movado Revolucio Civitana, kaj komercisto Daniel Noboa, de Ago Demokrata Nacia, al kiu la balotoj ne donis eblojn daŭrigi en la prezidanta vetkuro post ĉi tiu dimanĉo.

Ekvadoroj ekzercis sian rajton voĉdoni en la mezo de krizostato, pro la alta nivelo de perforto reganta en la lando kaj kiu la 9-an prenis la vivon de prezidenta kandidato Fernando Villavicencio, kiu publike denuncis minacojn kontraŭ li de organizita krimo .

Malgraŭ la necerteco kaj streĉiteco pro eblaj perfortaj eventoj, civitana partopreno estis historia. Pli ol okdek du procentoj de la balotantaro iris al la lernejoj.

Kun la deplojo de ĉirkaŭ 100 000 policanoj kaj armeaj oficiroj pasis ĉi tiu tago, al kiu sin prezentis ok kandidatoj por la ŝtatestro kaj estis nomumitaj la 137 membroj de la Nacia Asembleo, kiuj finos la nunan kvarjaran periodon planitan ĝis majo 2025.

La anda nacio venis al ĉi tiuj elektoj post kiam la prezidento Vilhelmo Lasso dekretis la tiel nomatan mortokrucon en la pasinta majo, por eviti politikan proceson por korupto en la Nacia Asembleo, kiu celis lian maldungon. Tiel, la leĝdona korpuso estis dissolvita kaj fruaj elektoj estis anoncitaj.

Ĉi-dimanĉe okazis ankaŭ du popolaj konsultoj, unu loka, nur por Kito, pri minista aktiveco en la natura rezervejo Chocó Andino, kaj alia nacia pri nafto-ekstraktado en la Parko Yasuní, promociita de indiĝenaj popoloj kaj ekologiaj grupoj.

En Gvatemalo, necerteco ankaŭ estis konstanta en la balotpejzaĝo, pro provoj malkvalifiki la progreseman Movadon Semo kaj ĝian kandidaton Bernardo Arévalo, minaco al la reganta elito. Sed se estis la surprizo de la unua balota raŭndo, nun la sociologo laŭprofesie estis elektita kiel la nova prezidento de la centramerika nacio.

Arévalo akiris nerefuteblan venkon, kalkulinte proksime de 60% de la voĉoj, dum lia rivalo Sandra Torres, el la dekstrula Nacia Unueco de Espero kaj rigardata kiel daŭrigo de la nuna registaro, akiris iom pli ol 35%.

La akademiano, kongresano kaj filo de eksprezidento Juan José Arévalo, proponis, dum sia kampanjo, la batalon kontraŭ korupto kaj senpuneco, kiuj afliktas la landon, kiel la akson de estonta registaro.

Lia venko generas en la loĝantaro esperon de ŝanĝo por nacio plonĝita dum jaroj en malriĉeco, korupto kaj perforto.

Tamen, la vojo ne estos facila por Arévalo, kies elekto kiel ŝtatestro ne estas favore rigardata de la politika kaj komerca elito, kiu regas Gvatemalon.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up