Kubo elektitas kiel la unua kultura celloko en Ameriko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-11 09:28:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano,  jan 11 (RHK) La Kuba Ministerio pri Turismo de Kubo (Mintur), reliefigis  la lastatempan elekton de la kariba lando kiel la unua kultura destino vizitinda en la amerika kontinento ĉi-jare, laŭ la prestiĝa revuo National Geographic.

En la socia reto X, Mintur ligis artikolon de la revuo Buen Viaje, kiu aludas al publikaĵo aperinta en National Geographic, datita la 6-an de januaro, kie ĝi indikis Kubon kiel la unuan kulturan cellokon en la Amerikoj en 2024.


National Geographic elektas Kubon kiel la unuan kulturan cellokon en la Amerikoj. #Cuba #CubaUnica Pliaj informoj ĉi tie: https://t.co/ute53IxvX6 pic.twitter.com/OHPDjhtwbA
    — Ministerio pri Turismo (@MinturCuba) la 10-an de januaro 2024

National Geographic revuo publikigis la opiniojn de kvin ekspertoj kiuj partumis siajn plej ŝatatajn kulturajn cellokojn en Norda kaj Sudameriko, kontinentoj kiujn ili konsideris bonega kultura celloko.

La specialistoj invitis homojn esplori la buntajn stratojn de kolonia Havano kaj aliaj lokoj en la lando, kaj ankaŭ rekomendis vojaĝi al Peruo, spuri la radikojn de usona muziko en la tiel nomata Profunda Sudo, kaj viziti Meksikon kaj Kolombion, en tiu ordo.

La unua loko en la listo de plej ŝatataj kulturaj cellokoj en Ameriko estas okupata de la kuba ĉefurbo, markita de diversaj influoj afrikaj, karibaj kaj hispanaj; la specialistoj proponis, ke legantoj vizitu ankaŭ la valon Viñales, la duoninsulon Zapata kaj Cienfuegos en Kubo.


Fonto: ACN

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up