Havano festas sian 496-an fondodatrevenon

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-16 09:33:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ĉefurbo plenas je renovigitaj domoj kaj animoj okaze de sia nova datreveno, en momento kiam ĝi ricevas milojn da vizitantoj landaj kaj eksterlandaj kaj ankaŭ novaj agadoj renovigas ĝin ne nur arkitekture sed kulture kaj socie engaĝitaj. Kiel okazis ĝia naskiĝo kaj evoluo ĝis nun? Jen kelkaj memorindaj okazintaĵoj.

La vilaĝo Sankta Kristoforo de Havano estis fondita nome de la hispanaj reĝoj la 16-an de novembro 1519, kvankam la historiistoj asertas ke tiu ĉi ne estis la unua momento de la urbo, tamen, ĝi estas akceptita kiel la fondodato kaj tiel oni festas ĉiujare novan vivojaron de la kuba ĉefurbo.

Ĝia nomo fontas el la sanktulo Sankta Kristoforo kaj la aborigena nomo Habaguanex deveninta el tiama tribestro. En la konata Placo de Armiloj situanta en la nuna historia centro de Havano kaj tiama centro de la urbo, staras monumento nomata La Templeto kiu atestas pri la urba fondo.

La urbo devis plurfoje renaskiĝi el cindroj pro la konstantaj atakoj de korsaroj kaj piratoj ĝis la konstruado de militaj defendoj en la eniro de la haveno samnoma kaj en aliaj strategiaj lokoj. Malgraŭ tio ĝi estis atakita kaj kaptita de la angloj en 1762, kiuj regis ĝin dum 11 monatoj kiam la hispanoj decidis interŝanĝe transdoni al la angloj la duoninsulon  Florida kaj tiel ili rekuperis la urbon kiu por ili estis multe pli grava.

En la jaro 1763 la hispanaj reĝoj disponigis la konstruon de la fortreso San Karlo de la Cabaña kiu estis la plej granda milita fortreso hispana en la amerikaj teroj. La urbaj muregoj estis detruitaj por ebligi kreskon de la urbo kiu tiam estis tre riĉa danke al la evoluo de la sukera industrio, la enkonduko de fervojo kaj la tabaka industrio.

Havano posedas tre gravajn arkitekturajn juvelojn kiel la populara Kapitolo konstruita en 1929 en kies interno estas la Statuo de la Respubliko; la kastelo El Morro kiu salutas la vizitantojn ĉe la havena enirejo; la urba muzeo, la placo de Sankta Francisko, kaj en la nova urbo estas tre konata la strato 23 kiu finiĝas ĉe la havana moleo.

Sendube, en tiu ĉi nova datreveno, la 496-a,  la urbo Havano daŭre renoviĝas kaj montras siajn juvelojn, invitas al la rezidantoj kaj vizitantoj ĝin konservi kaj ĝui kiel pruvilo de kultura heredaĵo nepre konservinda



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up