Forumo En linio: Radio Havano Kubo festas sian 57-an fondodatrevenon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-04-26 09:30:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bildo: Jessica Arroyo

Havano, 26 apr (RHK) Hodiaŭ okazos forumo en linio okaze de la datreveno 57-a de  Radio Havano Kubo. En la revuo Cuba Online kaj tra la oficialaj profiloj en Facebook kaj Twitter vi povos interparoli  kun teamo de ĵurnalistoj kiuj respondos viajn demandojn pri la radiostacio.

Kvankam oficiale RHK estiĝis la unuan de majo 1961, la ideo krei kuban radiostacion internacian naskiĝis en la Montoĉeno Maestra, dum la fina kampanjo kontraŭ la diktaturo de Fulgencio Batista.

En la komenco de la jaro 1959, la usonaj informagentejoj ekkomencis sian kalumnian kampanjon  kontraŭ la revolucia procezo komencita en la insulo.

La organizitaj kampanjoj kreskis unu post alia. Okazis intense tiaspeca kampanjo en Latinameriko kaj Usono por malamikigi virojn kaj virinojn religiemajn kontraŭ la kuba revolucio. Tiucele oni kalumniis la landon per versioj de persekutoj kaj murdoj kontraŭ pastroj kaj fermo de preĝejoj kaj temploj. Sekvis kampanjo pri “patra aŭtoritato” kaj multaj aliaj tiaspecaj kampanjoj.

La fakuloj pri propagando, dungitaj de la malamikoj de la insula revolucio, ne ĉesis en sia malnobla tasko fabriki novajn kalumniojn pere de siaj informaj agentejoj kaj aliaj potencaj amaskomunikiloj.

Kun la celo kontraŭstari tiun lavangon de mensogoj, Kubo alvokis la konatan “Operacio Vero”. Preskaŭ 400 ĵurnalistoj el la tuta mondo vojaĝis al Havano kaj tiuj, kiuj deziris kaj povis, disvastigis la realon de tio kion ili propraokule spertis, kio ne kongruis kun la disvastigitaj informoj de la gazetaro, radio kaj televido de la kontinento.

Poste, estiĝis la vehiklo kapabla disvastigi la kuban realon: Radio Havano Kubo (RHK). La unua kaj sola kuba radiostacio je mallongaj ondoj por internacia disaŭdigo, naskiĝis kiel esenca bezono de la Kuba Revolucio: posedi radian  instrumenton internaciskalan  kapabla trarompi la informan sieĝon altruditan ĉirkaŭ la lando flanke de la propagandaj organoj de Usono kaj ties adeptaj reĝimoj kaj alfronti la bone organizitan kampanjon de kalumnioj ellaboritaj de la usona imperiismo.

Nuntempe, kiam la mondo travivas renaskiĝon de la dekstrulaj fortoj kaj novliberalismo, tre speciale  en nia regiono, Radio Havano Kubo, ankaŭ enirante en la mondon de la novaj teknologioj, batalas kontraŭ la monopolo de la grandaj korporacioj de la amaskomunikiloj kiuj dominas la tutan mondon.

Hodiaŭ okazos forumo en linio okaze de la datreveno 57-a de  Radio Havano Kubo. En la revuo Cuba Online kaj tra la oficialaj profiloj en Facebook kaj Twitter vi povos interparoli  kun teamo de ĵurnalistoj kiuj respondos viajn demandojn pri la radiostacio.

Je la 11-a horo de Kubo vi povas interparoli kun la radiostacio ĉe la etikedoj

#RadioHabanaCuba57 #RHCVozDeAmistad

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up