José Martí en la sino de la nuntempa patrolando

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-27 09:03:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La nacia apostolo de Kubo, José Marti,  naskiĝis en la sino de humila hispana familio la 28-an de januaro 1853.  La patro,  Mariano Marti, valenciano, vojaĝis al Kubo kiel artileriano. En la insulo enamiĝis kaj edziĝis al Leonor Pérez el Kanariaj Insuloj.

En 1869, 16- jara estis la  juna Marti kiam unuafoje suferis la rigorojn de karcerreĝimo kiu vundis lin porĉiame.  La fervora propaganda agado pri sendependigaj ideoj en la lemejo kondukis lin al ŝtonpika punlaboro. 
 
La patro sukcesis lin liberigi de tiom pezega laboro, sed Martii estis forkondukita al Hispanio kie danke al bonaj amikoj li trovis laborlokon kaj studis ĝis diplomiĝi pri juro kaj filozofio (kvankam neniam sukcesis enmanigi al si la konceman titolon pro monmanko).

Pro organizaj taskoj de Marti rilate la preparon de la sendependiga milito, li partatempe okupiĝis pri verkado kaj nur tiel oni eksplikas la tiom malmulta publikiga laboro de l´Marti-aj verkoj.  Malgraŭ tio, li speciale atentis du etajn volumojn, kies eldonon li sukcesis vidi, nome Ismaelillo de 1882 kaj Simplaj Versoj de 1891 en kies antaŭparolo li esprimas ke tiuj versoj estas rezulto el kora sento, sen artifikaj kaj ne publikcelaj.

Preskaŭ la tutan vivon li pasigis ekzilita, eksterlande - li studis, laboris multflanke kaj intense vivis; liajn verkojn oni tre admiris en Meksiko, Urugvajo, Venezuelo kaj aliaj latinamerikaj landoj, tamen, nenion oni publikigis en Kubo dum la kolonia periodo pro lia ege konata sinteno kontraŭ la hispana registaro.

Fine de la jaro 1879 li estis denove forpelita al Hispanio kaj tie daŭrigis sian kampanjon por denunci la kolonian reĝimon. De tie li vojaĝis al Nov-Jorko por labori favore al la sendependigaj ideoj inter la kubaj elmigrintoj.

Tiun periodon li okupiĝis plene pri organizado de la milito en Kubo kaj fondis la kuban revolucian partion, kiu iom post iom arigis ĉiujn elmigrintojn favorajn al sendependigo kaj tiujn loĝantajn en la insulo. Li estis elektita ĉefa gvidanto de la partio. Tiamaniere li organizis la duan kaj lastan sendependigan militon kontraŭ la hispana koloniado komencitan la 24-an de februaro 1895, kiu finiĝis en 1898 per milita interveno de Usono, kiam la kubaj trupoj estis klare superaj al la hispanaj. Sed Martí ne pretervivis ĝis tiu obskura momento de la kuba historio por sendependiĝo.

Dezirante proksimiĝon al la figuro de José Marti, oni devas lin rigardi tra la prismo de pensisto, artisto, organizanto kaj ŝtatisto kiaj li estis.  Homo  studema kaj agema kies ekzistopaŝojn gvidis profunda amo al sia patrolando kaj ties sendependiĝo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up