Ekspozicioj viziteblaj en la 9-a Salono de Nuntempa Kuba Arto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-07 09:31:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Salono de Nuntempa Kuba Arto

La pasintan unuan de decembro malfermis siajn pordojn la  9-a Salono de Nuntempa Kuba Arto, la plej grava tiaspeca en la lando, kiu restos malfermita ĝis 2024.

Ĝi  trovigas en havana belega domo kaj enhavas  kvardek verkojn de simila nombro da artistoj, elektitaj el inter la cent projektoj ricevitaj el ĉiuj provincoj de la lando.

Ili estas elmontritaj en la centra ekspozicio, kiu sub la titolo Hejmo, estis inaŭgurita tiun saman tagon. Ĝis marto de la venonta jaro aldoniĝos  kvar pliaj personaj ekspozicioj, kun la sama temo kaj elpensitaj de gasto- kuratoroj por Artis718 kaj JeffArtPlus galerioj, kaj aliaj; same kiel tri virtualaj en la Instagrama Nigra Ĉambro.

Elmigrado, seksaj problemoj kaj mediaj problemoj estas la temoj plej traktataj de artistoj en ĉi tiu eldono, kiu estis markita de rimarkinda malabundeco de rimedoj - ankaŭ inkluzivitaj en la kuratoreca koncepto de la evento.

En la evento elstaras ankaŭ la inkluziva karaktero, kaj  kunekzistas ĉiuj formoj de esprimo, stiloj, generacioj kaj arta trejnado.

Kvankam la programo ne konsideris okazigon de teoria evento, spacoj por disertacio estis malfermitaj per konversacioj kaj renkontiĝoj kun la partoprenantaj artistoj kaj kuratoroj, kio rezultigas pli bonan alproprigon de la arta fakto fare de la kreintoj mem kaj de la publiko ĝenerale.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up