Plaĝo Girón: historio de fiaska agreso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-15 09:23:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Temas pri Plaĝo Girón, kie la kubanoj milite alfrontis  invadon preparitan kaj financitan de Usono. Ĉi-jare oni memorigas la 60-an datrevenon de tiu historia okazaĵo.

Plaĝo Girón estas distrikto situanta en la najbara provinco Matanzas, en la distrikto Marĉo Zapata, kiu laŭlonga de la historio ĝis 1959 estis komplete forgesita de la tiamaj registaroj.

Ĝi fariĝis internacie  konata pro la okazintaĵoj de aprilo 1961 kiam grupo da invadintoj eniris tra la Haveno de la Porkoj kun la celo kapti insulan teritorion, kaj faciligi invadon de la usona armeo.

Preludo estis bombaj atakoj la 15-an de aprilo, kiuj mortigis kubajn junulojn en Havano kaj Santiago de Kubo. La 16-an de aprilo, dum la funebraĵo, la komandanto Fidel Castro sciigis ke oni preparis invadon kontraŭ la insulo kaj vokis la popolon sin defendi. 

Li ankaŭ konfirmis ke la kuba Revolucio iniciatita en januaro 1959, estas por  la malriĉuloj kaj pro la malriĉuloj. Tiam li anoncis al la mondo la socialisman karakteron de tiu ĉi nova epoko.

Sekvatage, la invadintoj trapenetris la Havenon de la Porkoj kaj sur la akvoj de Plaĝo Girón okazis la batalo, kiun partoprenis la ĵusnaskita revolucia armeo plus la volontulaj milicoj formitaj de la kuba popolo.

Dum tritaga batalo komandita de Fidel Castro, la invado estis venkita. Temis pri la unua malvenko de Usono en Ameriko, kiu  simbolas  la ribelemon de la kubanoj por defendi sian suverenon kaj sendependecon.

Ĝis hodiaŭ, spite al la pluraj atakoj teroristaj subvenciitaj de la norda najbaro, la sieĝo pli longa de la historio, kiun ili trudas al la kuba popolo kaj la mensogaj kaj kalumniaj  kampanjoj, la kubanoj  rezistemas al restarigo de kapitalismo kaj plu konfirmas sian socialisman volon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up