Solidara brigado Venceremos: Kubo plenas je historio kaj kulturo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-07 06:53:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santiago de Kubo, 7 aŭg (RHK) Membroj de la brigado Venceremos, kiu festas sian 50-jariĝon, ekvizitas tiun ĉi orientan urbon kiel parto de  trairo tutlanda, portante solidarecan mesaĝon al la kuba Revolucio kaj  volontulan laboron. Ili omaĝos la historian gvidanton Fidel Castro en la tombejo de Santa Ifigenia.

La brigadistoj, venintaj el diversaj partoj de Usono,  estis solene akceptitaj en la halo de la vitraloj de la Placo de la Revolucio, Antonio Maceo.

La ceremonion partoprenis Juan Carlos Vaillant, provinca delegito de la instituto de amikeco al la popoloj, kaj Diamela Palacios, sekretariino de la municipa regorgano.

Laŭ raportis la informagentejo Prensa Latina, Malcolm Sacks, unu el la kunordigantoj de la brigado, esprimis sian kontenton viziti tiun ĉi landon plenan je historio kaj kulturo. Ili esperas multon lerni pri la vivo kaj laboro de la kubanoj, kaj tiel efektivigi sian agadon favore al la kaŭzo kuba kaj de aliaj popoloj tra la mondo.

Ili plenumos ampleksan programon kiu inkluzivas volontuan laboron en la kamparo, vizitojn al diversaj centroj de intereso historia kaj kultura, inter ili,  la fortreso San Pedro de la Roca del Morro, homara heredaĵo; la vilaĝo El Cobre kaj ties sanktejo de la Virgulino de la Caridad, patronino de Kubo en la montara municipo de Segundo Frente.

Ili ankaŭ vojaĝos al la najbara provinco Guantánamo kaj finos sian viziton per omaĝo al Fidel Castro la 13-an de aŭgusto, okaze de la 93-a datreveno de lia naskiĝo , en la funebrejo de Santa Ifigenia.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up