La signifo de Kubo en nia historio: intervjuo kun Latif Al Saadi

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-17 16:33:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La signifo de Kubo en nia historio: intervjuo kun la ĵurnalisto, aktivulo kaj poeto Latif Al Saadi

“Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, precipe la ekonomiaj, Kubo donas sian solidarecon al aliaj popoloj…”

En Romo vivas Latif Al Saadi,  aparte interesa homo. Naskiĝinta en Bagdado, civitano de Irako kaj Italio, Latif dediĉis sian tutan vivon  al dialogo. Sindevigo  kiun li realigis kiel instruisto de araba lingvo, en Irako kaj Alĝerio, ĵurnalisto kaj komentisto pri internacia politiko por ĵurnaloj, revuoj, Itala kaj  Mezorientaj  presagentejoj, poeto, socikultura peranto, membro de la Iraka  Komunista partio, estinte dum longa tempo ĝia reprezentanto en Italio kaj nuntempe li estas unu el ĝiaj eminentaj aktivuloj.

Pasio kaj sindediĉo dank’al kiuj li ricevis gravajn premiojn, inter ili la premio - literatura fako - de la Muslim International Books Awards en la jaro 2017 (Akademio de la Artistoj) kaj  filmo - kiel parto de projekto de la itala Ministerio de la Kulturaj valoraĵoj - estis dediĉita al lia vivo, fare de reĝisoro Massimiliano Zanin: "Latif... la batalanta poeto".

Do Latif, Kubo dum pli ol sesdek jaroj estas suferanta ne humana ekonomia blokado decidita kaj trudita fare de Usono. Kial lando de tia grandeco kaj potenco timas, ke la malgranda kaj paca Respubliko de Kubo povus libere sekvi sian propran vojon?

Ĉi tiuj sesdek jaroj montras du flankojn. Unuflanke ni havas konfirmon kaj klarigon pri la realo de la kapitalisma sistemo. Kvankam de la dudeka jarcento ĝis hodiaŭ estis surfacaj ŝanĝoj de kapitalismo    en Usono kaj en la Okcidento ĝenerale, per malnovaj kaj novaj proponoj de liberalismo, kapitalismo   ankoraŭ estas brutala, sovaĝa en ĝiaj politikaj praktikoj kontraŭ la memdecido de la popoloj: precipe temas pri Kubo, kiu dum pli ol sesdek jaroj estas suferanta malfacilaĵoj kaj blokado trudita fare de Okcidento.   

La alia flanko, tamen, montras al ni veran rezistadon de lando kiu dum pli ol sesdek jaroj  estas suferanta embargo kaj malgraŭ ĉio, daŭrigas en la konstruado de malsama modelo, sekvante la ekzemplon de la gvidantoj de la Kuba revolucio. Kaj kvankam la multaj malfacilaĵojn, precipe tiuj ekonomiaj, Kubo donas sian solidarecon al aliaj popoloj, kiel ĝi faris rilate al SudAfriko, tiel ĝi faras rilate al Palestino. Kaj tio donas ege fortan signifon  al la estonteco de Kubo.

Ĉu vi antaŭvidas ke oni povos ĉesigi tiun ĉi longan kaj malfeliĉan historian "parentezon"? Kiuj strategioj povas kontribui ĉidirekten?

Kiel homoj ĉiame prizorgantaj la destinon de la homaro, kiuj senĉese batalas por pli bona mondo, por nia estonteco, ni devas esti optimismaj. Ni estas certaj pri tio, ke oni povas konstruadi alian mondon,  pli bonan mondon, forigante militon, forigante ĉian ekspluatadon. Eble ni ne atingos ĉi tion en mia generacio, sed ni devas  nepre daŭre batali prizorgante tiujn kiuj venos kaj vivos post ni.

La nunaj batalataj konfliktoj, kiel  tiu en Ukrainio, kaj tiuj planitaj, kiel tiu kiu ŝajnus celi Ĉinion, ĉiuj estis deciditaj jam de multaj jaroj. Ili estas parto de plano, de fiksita strategio por atingi specifajn interesojn.

Ni devas daŭrigi nian pacan kaj demokratan lukton, en ĉiuj kuntekstoj, politika, socia, kultura, kontraŭ ĉi tiu kapitalisma kaj ekspluatema sistemo, ĉi tiu sistemo de unuflankismo. Ni bezonas unuigi niajn fortojn,   ni ĉiuj: pacifistoj, ekologiistoj, la civitana socio. Mi kredas, ke ĉi tiu unueco povus esti atingita pere de la klopodoj de la komunistoj, pro la ĉionentena ideo pri socia justeco, kiu estas je la bazo de ilia pensado.

Ni devas renovigi la movadojn. Necesas antaŭeniri, kontraŭ milito unue, kaj senĉese doni solidarecon, ankaŭ per novaj rimedoj kaj metodoj, al ĉiuj popoloj, kiuj strebas por trovi sian propran vojon. Kubo havas fundamentan rolon ĉirilate.

Pli kaj pli ofte oni parolas pri la tiel nomata "Tutmonda Sudo". Via Irako kaj Kubo apartenas al ĉi tiu mondoparto. Ambaŭ estis kaj estas viktimoj de agresemaj kaj subpremaj politikoj. Kiun strategian kunlaboron povus atingi la registaroj de Bagdado kaj La Havano, sed ankaŭ iliaj respektivaj civitanaj socioj, por helpi konstruadi ĉi tiun fortan kaj sendependan "Tutmondan Sudon"?

Ni iru malantaŭen, kiel mi diris, al la fundamenta kaj esenca rolo de Kubo en la konstruado de alternativa mondo: Kubo donas ekzemplon al ni ĉiutage. Por senefiligi kapitalismon kaj realigi  socialisman alternativon, ni nepre devas plifortigi la popolan partoprenadon, antaŭkondiĉo por vere justa socio.

Koncerne Irako, Kubo hodiaŭ povas alporti fortan solidarecon al la Iraka popolo, helpi ĝin liberiĝi de la politika voĉdona sistemo trudita fare de la usonanoj post 2003. La sistemo de la etno-sekteca kvoto, kiun iuj politikaj partioj en Irako, subtenataj de la usonanoj mem, ekspluatis por alproprigi al si povon. Hodiaŭ en Irako la progresema socio, la komunistoj, batalas por nova voĉdona leĝo kaj por nova voĉdonado, por liberiĝi de la kvot-sistemo kaj konstrui civilan, demokratan kaj justan ŝtaton: la ŝtato de la majoritato de la iraka popolo.


Intervjuis: Pietro Fiocchi, itala ĵurnalisto, esperantisto

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up