Inter la revoluciuloj, la komunistoj marŝas avangarde

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-20 10:27:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Miguel Díaz-Canel,  fermo de la 8a kongreso de PCC

La 8-a kongreso de la Komunista Partio de Kubo sesiis de la 16-a ĝis la 19-a de aprilo. Ĝi konsistigis historian eventon, kiu signas la nuntempon kaj estontecon de la kariba insulo.

Fronte al la delegitoj ariĝintaj en la Kongresa Palaco de Havano, la unua sekretario de la organizaĵo, Miguel Díaz-Canel, prezidento de la Respubliko, i asertis ke ni havas fronte al ni, enorman verkon,  ekde la komenco de la sendependigaj bataloj, kaj asertis ke ankaŭ estas “la sindonemo absoluta de tiu generacio de la centjariĝo, la universala gvidanteco de Che, la gvidanteco profunda de Fidel kaj la kontinuecoj kaj ekzemplo de Raúl”.

La kontribuoj de Raúl Castro al la Revolucio estas trascendaj

Kiam mi enposteniĝis kiel Prezidanto de la Ŝtata kaj Ministra Konsilantaroj en la jaro 2018, mi volis esprimi la sentojn de multaj el ni kaj rekoni lian laboron fronte al la Revolucio, memorigis Díaz-Canel.

“Sed per lia konata modesteco, Raúl petis al mi forigi kelkajn vortojn, kiujn mi esprimis pri li”. Hodiaŭ, li komentis, trouzante mian respondecon fronte al la Partio, mi volas diri, por fari historian justicon, tion, kiom mi ne diris tiam pro disciplino. 

 “La kamarado Raúl, kiu preparis, kondukis kaj gvidis tiun  procezon de kontinueco generacia kun tenaceco, sen interesiĝo pri postenoj aŭ respondecoj, kun alta sento de la devo kaj historia momento, serene, matura kaj fide, kun revolucia firmeco, altruisto kaj legitimeco, kaj ĉar Kubo li bezonas, estos konsultita pri la strategiaj decidoj pli pezaj por la destino de la kuba nacio.

“Li ĉiam restos, atente pri ĉio, batalante kun energio, donante ideojn kaj celojn al la revolucia kaŭzo, per konsiloj kaj atentigoj fronte al kiu ajn eraro aŭ manko, preta alfronti la imperiismon kiel la unua”.

La generalo de armeo, li emfazis, daŭre ĉeestos ĉar li estas modelo por kiu ajn komunisto kaj revoluciulo kuba. “Raúl, kiel kore lin nomas nia popolo, estas la plej bona disĉiplo de Fidel, sed ankaŭ alportis sennombrajn valorojn al la etiko revolucia, al la partia laboro kaj al perfektigo de la registaro”.

La verko starigita sub lia gvidanteco dum la lastaj dek jaroj estas enorma. Lia heredaĵo de rezistemo fronte al minacoj kaj agresoj, kaj same  la serĉado por perfektigo de nia socio. Li alprenis la gvidadon de la lando meze de malfacila ekonomia situacio. Lia alteco kiel ŝtatisto, kreante konsentojn, gvidis , impulsis  kaj stimulis profundajn kaj necesajn transformojn kiel parto de la perfektiga procezo kaj aktualigo de la sociekonomia modelo kuba.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up