Jardeko de Oceanaj Sciencoj por Daŭripova Evoluigo: estas tempo agi

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-05 10:06:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kiel sciate, la 5-an de junio oni celebras la mondan tagon pri medio. Surbaze de artikolo publikigita en la unua numero de Unesko-kuriero de 2021, verkita de  Agnés Barden de Unesko su la nomo Krizostato, ŝi avertas pri la oceana krizostato.

Tutteraj varmiĝo, acidiĝo, poluado kaj troa fiŝkaptado minacas la marajn ekosistemojn. Ĉi tiu renversiĝo, komenciĝinta komence de la industria epoko, akceliĝas – riskante la transvivon mem de la planedo.
 
La plasta ŝaŭmo, flosanta sur la oceana surfaco eĉ mejlojn for de la marbordo, povas esti la plej spektakla simptomo, sed ĝi estas nur unu el la indikantoj de malsaneco de la mara ĉirkaŭaĵo. 

Sinsekvaj esploroj konstatis, ke la oceano – kovranta sepdek unu procentojn de la tersurfaco – iĝas pli varmaj, pli ekspluatitaj kaj pli acidaj. Hodiaŭ la demando jam ne estas tio, ĉu tiuj fenomenoj kaŭzas iom grandan detruiĝon, sed kiom rapide ili okazos. 

La riskoj estas grandaj. Ili inkluzivas proksimume 3 miliardojn da homoj, kies vivteno dependas rekte de la maro. Rigardate el pli vasta vidpunkto, la estonteco de la planedo estas en risko.  

La oceano, funkcianta kvazaŭ la pulmo de la Tero, produktas la oksigenon, kiun ni enspiras. Ensorbante la plimulton de la ekscesa varmo, estigita de la forcejefikaj gasoj, eligitaj ekde la komenco de la industria epoko, ili ludas grandan rolon ankaŭ en la reguligo de la klimato.

Unuiĝintaj Nacioj, proklaminte la Jardekon de Oceanaj Sciencoj por Daŭripova Evoluigo (2021-2030) intencas apogi la esploradon kaj fortigon de internacia kunagado, celante pli bone komprenigi tian kompleksan universon, kia estas la oceano. Ĝi celas ankaŭ trovi pli daŭrigeblajn manierojn por la ekspluatado de ĝiaj resursoj. Sed la tempo estas elĉerpiĝanta. La homa aktivado severe ŝanĝis jam sesdek ses procentojn de la mara ĉirkaŭaĵo.

En la monda tago pri medio, ni faru nian kontribuon por savi la oceanojn!.

 

Fonto: Unesko-kuriero 1/2021



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up