The New York Times: estas tempo ĉesigi la usonajn regulojn kontraŭ Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-03 18:12:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉefartikolo de la gazeto The New York Times aperigita ĉi-lunde elstarigas ke la reguloj adoptitaj kontraŭ Kubo flanke de la usonaj registaroj restas senmovaj en la tempo kaj estas horo ilin ŝanĝi.

La artikolo kies titolo estas “Kreskanta impulso por elimini la sieĝon kontraŭ Kubo” (Growing Momentum to Repeal Cuban Embargo), konstatas ke dum jardekoj la prezidantoj kaj leĝofarantoj usonaj fortigis kaj malfortigis la sieĝon.

Tamen, ĝi emfazas, la usonaj reguloj kaj leĝoj starigitaj en fiaska intenco ŝanĝi la historian evoluon de la kubanoj per punaj reguloj grandparte restas stagniĝintaj en la tempo.

La artikolo elstarigas ke per la restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, granda plimulto de usonanoj kaj plejparto de la kubanoj volas elimini la sieĝon. Estas tempo ke la Kongreso helpu ŝanĝi la politikon rilate al Kubo.

Ĝi aldonas ke dum la lastaj semajnoj kreskanta nombro da leĝofarantoj el ambaŭ partioj alpaŝis promesplene en tiun direkton.

Tiurilate la gazeto emfazas ke komence de la pasinta monato la Komitato de Asignadoj de la Senato aprobis amendon kiu ebligus al usonaj civitanoj vojaĝi al la insulo krom aliaj faciligoj al komerco.

Ĝi esprimas ke spite al la ekzekutivaj agoj de la administracio de la prezidento Barack Obama, Kubo alfrontas la plej rigidajn punojn usonajn kaj estas la sola lando en la mondo kiun la usonaj civitanoj ne rajtas viziti kiel turistoj laŭ la leĝoj de Usono.

Tiu malpermeso vojaĝi kreas senraciajn malavantaĝojn por la usonaj kompanioj de tiu sektoro, kiel Marriott International, laŭ esprimis Arne Sorenson, ekzekutiva direktoro de la firmano, kiu deantaŭnelonge vizitis la insulon kaj povis konstati ke la usonaj entreprenoj restos forpuŝitaj de la kuba merkato fronte al aliaj eksterlandaj entreprenoj.

Kritikante la negativan sintenon de la kubano-usonaj leĝofarantoj, la gazeto alvokas aliajn parlamentanojn prikonsideri la drastan ŝanĝon en la usona publika opinio.

Tiurilate, ĝi mencias enketon faritan de la centro Pew Research publikigita la 21-an de julio, kiu evidentigis ke 72% de la usonanoj subtenas la ĉesigon de la sieĝo kontraŭ Kubo, fronte al 66% la pasintan januaron.

Same, la gazeto precizigas ke la demokratoj subtenas la klopodojn de Obama por normaligi la rilatojn inter la du landoj per diferenco pli granda ol la respublikanoj, kvankam la subteno inter ĉi-lastaj ankaŭ kreskis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up