Fidel, permesu al mi kelkajn parolojn!

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-13 15:48:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De Pietro Fiocchi*

La historio jam absolvis vin. Kaj ĝi ankaŭ pardonpetis. La homoj neniam havis dubojn: vi faris justecon al homa digno. Vi dediĉis vian tutan vivon al ĝi, vian tutan pasion, sindevontigon kaj persistemon, pri kiuj kapablas homo.

Kvankam estas vero, ke vi ne estis ordinara homo. Vi estis laika profeto, akompanata en via misio de viaj amatoj, la neforgesebla Ernesto Guevara, Camilo Cienfuegos kaj via frateto Raúl, geniulo de milita arto kaj rafinita strategiisto de kuba ekstera politiko, giganto de la Respubliko de tre eleganta  sobreco.

Kiam ni pensas pri vi, kun minimuma intelekta honesteco kaj homa sentemo, ni ne povas apartigi vin de dankemo pro la konkreta ekzemplo, kiun vi reprezentas, antaŭ ĉio por viaj samlandanoj kaj por ĉiuj subpremitaj popoloj de la pasinteco kaj estanteco.

Ni ne povas disigi vin de personecoj, kiuj estis iuj el viaj plej profundaj amikoj, kiel ekzemple la Nobel-premio pri paco Nelson Mandela, eĉ kiam li estis malliberigita pro esti konsiderata krimulo, teroristo.

Vi, Fidel, ne devis atendi ĝis li formale estis proklamita mondĉampiono pri paco por esprimi vian admiron kaj respekton al Mandela, vi montris, ke vi estas tre malsama laŭ stilo kaj esenco ol aliaj, ol la ceteraj gravaj figuroj de la monda politika forumo, la lastminutaj amikoj de Mandela, tiuj, kiuj amase kuris  al la foto kun la stelulo.

Poste estas via frata amiko Gabriel García Márquez, Nobel-premio pri literaturo, kiu ravis generaciojn en ĉiuj anguloj de la planedo per siaj vortoj. Li estus doninta sian vivon por vi.

Kaj estas ankoraŭ la papoj de Romo, ŝtatestroj de Vatikano, de la potenca Johano Paŭlo la 2-a ĝis la amata papo Francisko. Ni vidis vin sincere kortuŝita kaj respektema en viaj renkontoj kun ili.

La vento ŝanĝiĝas, Fidel. La mondo, de ordinaraj homoj ĝis la plej altaj instituciaj reprezentantoj, laŭte diras, ke la blokado trudita al Kubo dum sesdek jaroj estas nehoma teruro, besteco.

Preter ĉiuj juraj kaj politikaj aspektoj tiurilate, eventoj sugestas, ke la potenco de noblaj ideoj venkas kaj venkos la blindan potencon de malamo. Ĝi estas nur tempa afero. Kaj la tempo estas senpartia kaj progresema juĝisto.

Sur via eta granda insulo vi similas al niaj herooj de la Itala Revigliĝo, kiujn la aŭstraj aŭtoritatoj konsideris danĝeraj krimuloj, teroristoj, kaj estis  mortigitaj aŭ malliberigitaj.
Tiuj samaj patriotoj, komencante de Giuseppe Mazzini, kiuj hodiaŭ donas siajn nomojn al la plej belaj lernejoj kaj placoj en nia Italio.

Vi estis kaj daŭre estos viva atesto por tiuj, kiuj ne cedas al trudita mezboneco, por  tiuj, kiuj kredas je socia justeco kaj progreso,  kiuj brulas kun pasio por vivo vivita kiel homo inda je la nomo.

Dankon kaj feliĉan naskiĝtagon!


* Itala ĵurnalisto specialigita pri internaciaj kaj diplomatiaj studoj. Membro de la Komunista Partio de Italio. Diplomiĝis pri politika scienco. Magistro pri ruslingva traduko.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up