Intervjuo kun Nina Kosta, vicprezidantino kaj asistantino pri internaciaj aferoj de la Komunista Partio de Britio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-12 12:24:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nina Kosta, komunista partio de Britio

Okaze de la centjariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la esperantlingva gazeto El Popola Ĉinio (EPĈ) intervjuis iujn el la gvidantoj de la komunistaj kaj laboristaj partioj de Eŭropo. Ĉi-foje ni havas ŝancon virtuale renkontiĝi kun Nina Kosta, alia grava reprezentantino de la eŭropa komunisma movado, por kapti ŝiajn opiniojn pri nia aktualeco.

Nina Kosta estas sendependa akademia prelegantino pri arto kaj kulturo kaj krome laboras kiel instruistino de klasika baleto. Post doktoriĝo pri dancpedagogio, ŝi instruis por pluraj post-bakalaŭraj kursoj en britaj akademioj kaj ŝia nuna esplorintereso estas socialisma realismo kaj sovetia baleto. Ŝi estas vicprezidantino, kune kun Joti Brar, kaj asistantino pri la internaciaj aferoj de la Komunista Partio de Britio – Marksista-Leninista (CPGB-ML).

La intervjon faris duope sro. Chen Ji kaj la itala ĵurnalisto Pietro Fiocchi. Ĝi ampleksas de la celebrado de la jubileo de la Komunista Partio de Ĉinio,ties atingoj en diversaj agadkampoj por forigi malriĉecon, la infrastrukturaj projektoj, la kunlaboro kun Britio, la estonteco kaj rolon de Ĉinio.

La kompletan intervjuon oni trovas ĉe:
http://esperanto.china.org.cn/2021-11/04/content_77851278.htm

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up