La VII-a kongreso de la komunista partio enfokusiĝos en la analizo de gravaj temoj por la kuba socio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-04-14 08:08:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kongreso okazos de la 16-a ĝis la 19-a de aprilo en la Kongresa Palaco de Havano kaj oni prezentos en plenkunsido la centran raporton de la organizaĵo kaj poste eksesios en laborkomisionoj.

Kun 1000 delegitoj kiuj reprezentas la tutan socion kaj averaĝa aĝo je 48, la kongresanoj dividiĝos en 4 laborkomisionoj kiuj diskutos pri la konceptigo de la ekonomia kaj socia modelo kuba, la dua komisiono analizos la evoluplanon fronte al la jaro 2030, la vizion de nacio, ties aksojn kaj strategiajn sektorojn; la tria komisiono pritraktos la starigon de la gvidlinioj aprobitaj en la 6-a kongreso kaj ties aktualigo por la venonta jarkvino, dum la kvara komisiono pritraktos la konkretigon de  la celaro de la partio surbaze de la decidoj de la unua konferenco okazinta en 2012.

Partoprenos 280 gastoj kiuj per siaj konoj kaj spertoj povas kontribui al riĉigo de la debatoj de la evento, inter ili estas gvidantoj de la organizaĵo, parlamentanoj, reprezentantoj de la administraciaj organoj, de la civila socio, membroj de la revoluciaj armitaj fortoj, esploristoj, sciencistoj, universitataj profesoroj, intelektuloj, juristoj, artistoj, direktoroj de amaskomunikiloj kaj aliaj.

La kongreso ankaŭ okazigos elekton de la centra komitato, la membrojn de la politika buroo, la unuan kaj duan sekretarion, kiuj estos prezentitaj en la ferma ceremonio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up