Ekas hodiaŭ la VII-a plenkunsido de la komunista partio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-15 08:01:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano,  dec 15 (RHK) Gvidantoj de la Komunista Partio de Kubo  okazigos ĉi-vendredon la VII-an Plenan Sesion de la Centra Komitato kun fokuso pri prioritataj aferoj por la lando en la ekonomia, politika kaj socia sferoj.

Antaŭ la kunveno, kiu okazos ĝis morgaŭ, estis farita ampleksa konsulta procezo pri la dokumentoj, kiujn oni analizos, en pli ol 34 mil kunvenoj, kie partoprenis 750 mil homoj.

Laŭ la estro de la Organizo-Departemento de PCC, Roberto Pérez, la kriterioj ricevitaj indikas la bezonon ĝisdatigi, modifi kaj korpigi novajn gvidliniojn al la Ekonomia kaj Socia Politiko de la Partio kaj la Revolucio kaj la Nacia Disvolva Plano ĝis 2030, kun la celi transpasi la situacion alfrontantan de la lando en la ekonomia ordo.

La forumo ankaŭ analizos la politikan-ideologian laboron konforme al la Ideoj, konceptoj kaj gvidlinioj elirintaj el la 8-a kongreso  okazinta en aprilo 2021.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up