José Martí kaj la homaraneco patrolanda

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-27 10:06:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La 28-an de januaro 1853 naskiĝis la nacia heroo de Kubo, José Martí, kies 169-a naskiĝdatrevenon oni memoras ĉi-jare per diversaj omaĝaranĝoj kaj speciale la tradician marŝon de la torĉoj, per kiu la universitataj studentoj memoras tiun ĉi plej universalan kubanon, kies pensaron gvidas la novajn generaciojn.

Unu el la plej konataj konceptoj heredigitaj de Martí estas la kulto de la kubanoj al la plena digno, kaj la homaraneco patrolanda, kiam asertis ke la “patrolando estas homaro”.

La koncepto de Martí “Patrolando estas homaro” estas fundamenta aspekto tre valida en la kuba nuntempeco. Ĝi posedas kiel kerna elemento la difinon de Patrio ne nur kiel fizika kaj kultura vasteco kiu koincidas kun la lando, sed ankaŭ la humanista penso kiu trarompis la tradiciajn limojn rilataj al multaj aspektoj kiuj ĉirkaŭas homojn, kaj tial por Martí la patrio preteriras geografiajn limojn. Li konsideris ke la homoj devas prizorgi ĉion koncernan al la homa ekzisto.

Martí deklaris sian admiron pri la ideoj de Simón Bolívar pri integriĝo de niaj landoj en unu solan patrolandon. Por li integriĝo ne signifas perdon de identeco nacia, sed male, li firme kredis ke defendo de nacia identeco permesus al la popoloj pli fundan interkonatiĝon por krei grandan familion; tiurilate li multe studis kaj verkis pri la diferencoj inter Norda Ameriko kaj Hispanameriko, kiun li nomis Nia Ameriko. Li estis konvinkita ke ekzistis multaj similecoj kaŭze de tre proksima historio, origino, evoluo, malamikoj komunaj, similaj kulturaj etapoj, kio inkluzivas komunan lingvon por granda plimulto de tiu ĉi nacioj.

La ampleksigo de la koncepto de Patrio farita de Martí al realo pli trascenda nepras por sukcesi en kiu ajn integriga projekto, kie integriĝo estu bazita sur kunlaboro.

La eseo verkita de Martí sub la nomo Nia Ameriko, klare prezentas tiun ĉi ideon por transiri la mallarĝan koncepton pri patrolando, kiu karakterizas la historion de la lastaj jarcentoj kiel esprimo de egoismo burĝa. En tiu ĉi teksto Marti taksas tiun ĉi sintenon vilaĝana kaj por ĝin superi alvokis la landoj interkonatiĝi por posta proksimiĝo kaj unuiĝo.”

Fakte, por Martí la Patrolando etendiĝas, rompas la tradiciajn limojn.  Tie kuŝas  la granda tasko de Latina Ameriko kaj Karibio hodiaŭ, pri kiu evidentiĝas solidaj paŝoj nuntempaj kiel la Bolivara Alianco por la popoloj de Nia Ameriko (ALBA) impulsata de Venezuelo kaj Kubo kune kun grupo de solidaraj landoj de la regiono, kiuj realigas sociajn projektojn tre revoluciajn kiuj alportas solidaremon, instruadon, sanon kaj amon al milionoj da homoj tra la mondo.

En la 169-a naskiĝdatreveno de la Apostolo de Kubo, José Marti, lia flamo leviĝas kaj gvidas novajn generaciojn de kubanoj en la konstruado de pli justa socio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up