Insuleto Cayo Largo kaj la medio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-10 09:56:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De: Isis Maria Allen

Kun la perspektivo  iĝi loko plene engaĝita al la medio, Cayo Largo del Sur remalfermis siajn pordojn, en la kvardeka datreveno de sia malfermo kiel kuba turisma celo.

Post preskaŭ tri jaroj sen operacio kaj post procezo de kapitalrestrukturado kaj optimuma preparo por pli bona servo, Cayo Largo ne neglektas sian laboron en harmonio kun la medio.

La kuba ministro pri turismo, Juan Carlos García Granda, komentis al ĉi tiu radiostacio pri la klopodo igi tiun celon montrofenestro por la mondo, en kiu videblas la konceptoj, kiujn oni hodiaŭ traktas en ĉi tiu areo, kiel la uzo de renovigeblaj energioj, la ekonomio cirkla kaj la forigo de unu-uzaj plastoj, inter aliaj rilataj al la medio.

Oni scias, li precizigis, ke Cayo Largo laboras pri la monitorado kaj kontrolo de la medio dum jaroj. Nun oni devas ĝisdatigi la formojn de administrado kaj esti pli konsekvenca en operacioj.

La pasintan vendredon, tiu celo remalfermis siajn pordojn en la manoj de la kanada kompanio Blue Diamond Resorts en la administrado kaj merkatado de la dek unu loĝejaj unuoj, kiujn la kuba ĉeno Gran Caribe havas tie, kaj kiuj iom post iom ekfunkcios. El ili 4 jam funkcias.

Miguel García, Direktoro pri Komunikado de la Blue Diamond Resort en Kubo, diris al ĉi tiu radiostacio, ke por la venonta decembro ankaŭ estas atendataj flugoj de la itala kompanio Neos kun vizitantoj el tiu eŭropa lando, kiu historie havis insuleton Cayo Largo kiel unu el la preferataj turismaj cellokoj en Kubo.

La unuaj hoteloj en operacioj kun la markoj de la menciita firmao estas Memories Cayo Largo, Starfish Cayo Largo, The Villas Linda Mar kaj Marina.

Blua Diamanto estas la dua plej granda eksterlanda ĉeno en la turisma industrio en Kubo, kie ĝi ĉeestas en la plej gravaj cellokoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up