Monda Tago de la Medio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-04 10:23:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Monda Tago de la Medio estas celebrata la 5-an de junio de ĉiu jaro, kun la celo konsciigi la loĝantaron pri aferoj, kiuj influas la bonfarton de la Tero. La dato estis elektita ĉar la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Medio okazis en tiu ĉi tago en 1972.

Gvidite de la Media Programo de Unuiĝintaj Nacioj (PNUMA, hisp.) kaj okazigita ĉiun 5-an de junio ekde 1973.

La Tero alfrontas trioblan planedan krizon: la klimato varmiĝas tro rapide por ke homoj kaj naturo adaptiĝu; habitatoperdo kaj aliaj premoj sur naturo kondukis al ĉirkaŭ 1 miliono da specioj esti minacataj de formorto; kaj poluo daŭre venenas nian aeron, teron kaj akvon.

Eliri el ĉi tiu marĉo implicas transformi niajn ekonomiojn kaj sociojn por igi ilin pli inkluzivaj, pli justaj kaj pli respektemaj al la naturo. Ni devas transpasi elde damaĝi la planedon al resanigi ĝin.

La bona novaĵo estas, ke la solvoj kaj la teknologio ekzistas kaj fariĝas pli atingeblaj.

#UnuSolaTero estas la kampanjo de la Monda Tago de la Medio 2022, kiu celas pliigi konscion pri ĉi tiuj tri krizoj, samtempe kuraĝigante kaj antaŭenigante la festadon, protekton kaj restarigon de nia planedo per diversaj agadoj.


Kiel ĝin celebras Kubo?

La kariba insulo festas ĉi-jare la mondan tagon de la  medio kun nova leĝo pri naturaj rimedoj kaj medio. Ĝi estas noveca, inkluziva kaj ampleksa leĝo, kiu defendas modelojn kiel cirkla ekonomio kaj sistemaj fokusoj kaj pejzaĝaj

La leĝo  kunordigas la diversajn politikojn ligitajn al naturaj rimedoj kaj la malsamajn leĝojn ekzistintajn en la lando. Ĝi inkluzivas aspektojn kiel perdo de biodiverseco, detruiĝo de la havaĵoj kaj la servoj ekosistemaj en la insulo.

La konstitucio de la respubliko rekonas la rajton je sana medio kaj la leĝo pri medio starigas la  kadron por tion efektivigi.

Ĝi ankaŭ inkludas kiel prioritatojn la procezojn rilatajn al edukado kaj kulturo mediaj, la temoj de integriĝo en la evoluplanado, la starigo de financaj solvoj kaj formado de homaj rimedoj.

En tiu ĉi Monda Tago de la Medio, ju pli ni altigas niajn voĉojn, emfazas tion, kion oni devas fari, kaj atentigas, kiu respondecas, des pli rapida ŝanĝo venos.

Subtenante la Mondan Tagon de la Medio 2022 kaj la kampanjon #UnuSolaTero ni povas helpi certigi, ke ĉi tiu bela kaj unika planedo restu komforta hejmo por la homaro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up