Kubo reasertas sindevontigon pri prizorgado de la medio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-06 08:07:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Altecoj de Collantes, en la Guamuhaya montarmasivo, en sud-centra Kubo.
Foto: Vicente Brito

Havano, jun 6 (RHK) Kubaj aŭtoritatoj reasertis ĉi-lunde, Monda Tago de la Medio, la sindevontigon de la Ŝtato kaj Registaro disvolvi agojn por garantii la prizorgadon de naturaj rimedoj.

La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel ratifis en Tvitero la celojn protekti la naturresursojn de la lando kaj antaŭenigi sanan kaj ekvilibran medion por ĉiuj kubanoj.

"Ĉi tio estas la bazo de la sopirata daŭripova evoluo", aldonis la prezidento en sia tvito pri la dato, kiu estas celebrata en la mondo ekde 1973, por sentigi la loĝantaron pri la graveco prizorgi  ekosistemojn kaj antaŭenigi respekton al la medio.

Siaflanke, Esteban Lazo Hernández, prezidanto de la Nacia Asembleo de la Parlamento, festis la Mondan Tagon de la Medio, kaj emfazis, ke la Kuba Konstitucio agnoskas la rajton de homoj ĝui sanan kaj ekvilibran medion.

"Kubo havas regularon por materiigi ĉi tiun celon, kiel Leĝo pri la Sistemo de Naturaj Rimedoj kaj Medio", emfazis Lazo Hernández en mesaĝo publikigita ĉi-lunde de la leĝdona periodo.

Dume, ĉefministro Manuel Marrero Cruz indikis en la sama socia reto, ke la Monda Tago de la Medio estas favora okazo por alvoki  al prizorgo de la naturo kaj efektivigi konkretajn agojn por batali la median poluadon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up