La simboloj de la ekspedicio Granma: 66 jarojn poste

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-02 07:53:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: gazeto Granma

La 2-an de decembro 1956, markis la komencon de nova etapo por Kubo. Tiutage, sur la jakto Granma, 82 ekspedicianoj komanditaj de Fidel Castro alvenis al la sudorienta marbordo de Kubo.

Ili alvenis tra komplika kaj ŝlima areo, kiu ne estis antaŭvidita, heroaĵo inspirita de la forigo de la diktatoro Fulgencio Batista, aspiro kiu estis plenumita kun la triumfo de la Revolucio la 1-an de januaro 1959.

Kun la promeso atingi la liberigon de la kariba lando kaj gvidataj de Fidel Castro, ili foriris al Kubo la 25-an de novembro 1956 el la verakruca marbordo de Meksiko, post monatoj da preparo en tiu lando.

La maro atendis ilin kun neflata sovaĝeco, kiu kune kun la pezo de la ŝipo kaj rompita motoro prokrastis la alvenon antaŭviditan por la 30-a de novembro. Ili tuŝis kuban teron du tagojn poste. Estis senfinaj, malfacilaj horoj, sed la volo de tiuj viroj igis ilin antaŭeniri en sia celo.

Al lia alveno al Meksiko unu jaron pli frue, Fidel esprimis: “La taŭgaj pordoj al la civila lukto estis ĉiuj fermitaj al mi. Kiel marti-ano, mi pensas, ke venis la tempo por preni rajtojn kaj ne peti ilin, forŝiri ilin anstataŭ petegi por ili. Kuba pacienco havas limojn (...) Vi ne revenas de ĉi tiu vojaĝo, aŭ vi revenas kun tiraneco senkapigita ĉe viaj piedoj."

Tiel estis. Kiam la fortoj de la Batista-diktaturo eksciis  la novaĵon pri la alteriĝo ĉe Playas las Coloradas en la orienta parto de la lando, ili lanĉis fajron de sia aviado, tamen ili ne povis maldaŭrigi ilin. Tiu tago markas la komencon de la malvenko de la potenca Batista armeo. Tiuj kuraĝaj ekspediciaj membroj atingis la montoĉenon Sierra Maestra, la ĉefscenon de la batalo dum la venontaj du jaroj.

De tiu momento komenciĝis la gerilmilito en la montetoj de Oriento. Estis tie, en la koro de la Sierra Maestra, kie tiuj viroj komencis vojaĝon al kiu aliĝis aliaj viroj kaj virinoj, kiuj forĝis la Kuban Revolucion, kiu vidis la lumon la 1-an de januaro 1959.

Ekde tiam la dato akiris grandegan simbolan valoron: tiutage naskiĝis la Ribela Armeo, hodiaŭ la Revoluciaj Armitaj Fortoj (FAR).

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up