Kubo kaj Ĉinio festis 61 jarojn de profitdonaj rilatoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-29 12:55:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 29 (RHK) Kubo kaj Ĉinio festis 61 jarojn de duflankaj rilatoj, kaj laŭ Carlos Miguel Pereira, ambasadoro de la kariba nacio en la azia giganto, praktike ne ekzistas kunlabora branĉo sen eksperimentado.

Li diris, ke la pandemio Kovim-19, anstantaŭ limigi tiun dialogan nivelon, estis okazo por pliprofundigi ĝin diversmaniere, li detaligis.

La kuba diplomato precizigis, ke la sana krizo estas la platformo por la maksimuma esprimo de solidareco kaj subteno inter la du registaroj.

Li emfazis, ke la ĉina sperto permesis al Kubo prepariĝi frue kaj formi siajn proprajn sanprotokolojn.

Li ankaŭ difinis kiel gravan kolonon en rilatoj la dialogon pri multnombraj internaciaj problemoj kaj la kunordigon de laboro en tutmondaj organizoj kaj forumoj fronte al la estiĝo de kampanjoj, rimedoj kaj unuflankaj sankcioj antaŭenigitaj de Usono.


Fonto: R.Rebelde



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up