Prezidento de Ĉilio memoras 50 jarojn de la militista puĉo kontraŭ Allende

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-11 13:44:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Boric emfazis la gravecon veti pri demokratia kunvivado bazita sur plureco kaj respekto inter homoj, kiuj pensas malsame. Foto: AFP

Havano, sep 11 (RHK) La ĉilia ŝtatestro, Gabriel Boric, faris ĉi-lunde paroladon en la memoriga evento por la 50-a datreveno de la militista puĉo, kiun la diktatoro Augusto Pinochet faris kontraŭ la demokratia Registaro de Salvador Allende, la 11-an de septembro de 1973.

Dum la evento okazinta en la Palaco de la Moneda, en Santiago de Ĉilio, la eminentulo konstatis: "Ni memorigas doloran daton, kiu estas sendube turnopunkto en nia historio, historio kiu alportis morton, suferon, persekuton kaj malriĉecon al nia patrujo."

Li aldonis, ke hodiaŭ ili memoras tiujn, kiuj defendis la Konstitucion kaj la leĝojn "kiam antaŭ 50 jaroj la jurŝtato falis malantaŭ ni, superfortita de la forto de tankoj,  aviadiloj kaj armiloj, kaj la malmodesteco de perfido kaj ribelo".

Boric emfazis la gravecon veti pri demokratia kunvivado bazita sur plureco kaj respekto inter homoj, kiuj pensas malsame.

"Ni proklamas kun granda konvinko, ke perforto neniam plu anstataŭos demokratan debaton en nia kunvivado. Hodiaŭ ni diras antaŭ Ĉilio kaj la mondo: demokratio hodiaŭ kaj ĉiam", li deklaris.
Li klarigis, ke la strukturaj ŝanĝoj, al kiuj aspiras la progresemaj fortoj, al kiuj li apartenas, devas esti subtenataj de larĝaj plimultoj, kiujn oni ne povas kulpigi pri siaj propraj malsukcesoj.

"Demokratio estas la sola maniero por antaŭeniri al pli justa kaj humana socio. Ĝi estas celo en si mem, ne nur instrumenta, kaj politika perforto ne havas lokon en ĝi (...) la unueco de progresemaj fortoj estas pli grava ol konstanta, identeca divido. Ne gravas la koloro de la reĝimo, kiu malobservas homajn rajtojn, ĉi tiuj ĉiam devas esti respektataj," diris la ĉilia prezidento.

Li memorigis la viktimojn, ke de la unua tago de la puĉo, ili estis persekutitaj pro siaj ideoj, mortis aŭ estis malaperigitaj, aŭ spertis malliberejon, torturon kaj ekzilon.

Same li dankis ĉiujn anonimulojn, kiuj helpis savi vivojn kaj atentigis, ke la rememorigo devas servi por analizi lernadon kaj plifortigi kunvivadon en la sudamerika lando.
Boric insistis, ke ĉilia socio havas la respondecon alfronti tion, kio okazis en tiuj jaroj, kun vera justeco kaj kompenso.

La prezidento priskribis Allende kiel homon kun ekzempla demokratia kariero al kiu, duonjarcento poste, la mondo daŭre pagas respektemajn omaĝojn.

La prezidentoj de Bolivio, Luis Arce, partoprenis en la ceremonio; el Kolombio, Gustavo Petro; el Meksiko, Andrés Manuel López Obrador; kaj el Urugvajo, Luis Lacalle Pou.
Ĉeestis ankaŭ la eksprezidentoj de Ĉilio, Michelle Bachelet kaj Ricardo Lagos; el Kostariko, Laura Chinchilla; el Kolombio, Ernesto Samper kaj Juan Manuel Santos; el Hispanio, Felipe González; kaj el Urugvajo, José Mujica.

Unu el la plej rimarkindaj specialaj gastoj estis Baltasar Garzón, la iama hispana juĝisto kiu arestigis Pinochet en 1998.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up