En la Internacia Tago de Fajrobrigadisto: herooj en bluo savas niajn arbarojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-04 11:30:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Rekone al la tiel nomataj Herooj en Bluo aŭ Fajraj Viroj, la 4-an de majo estas festata la Internacia Tago de la Fajrobrigadisto, laboro kiu havas altan valoron por komunumoj kaj mediaj spacoj.

Ĉiujare miloj da viroj kaj virinoj,  eĉ en risko de sia vivo laboras por savi aliajn homojn, estingi fajrojn en arbaroj aŭ komunumoj, intervenas en civilprotektaj operacioj kaj multaj aliaj protekt-kaj savajn taskojn.

La dato por rekoni la laboron de tiuj profesiuloj estis proponita post arbara fajro okazis en Linton, Viktorio, Aŭstralio, kie kvin fajrobrigadistoj mortis en la devolinio. Ĝi estas festata ekde 1999.

La 4-a de majo koincidas ankaŭ kun celebro en Eŭropo de la festo de San Florián, patrono de fajrobrigadistoj. Li estis la unua konata komandanto de fajrobrigado en la Romia Imperio, kiu perdis sian vivon en la plenumado de siaj devoj.

En ĉi tiu tago, UN kaj ĝia media agentejo avertas pri tio, ke ĉiujare arbaraj fajrobrigadistoj alfrontas la kreskantan tendencon de fajroj en diversaj landoj kaj lokoj de la mondo, kiuj detruas grandajn areojn de vegetaĵaro kaj akcentas klimatan ŝanĝiĝon.

Laŭ prognozoj de ĉi tiu internacia organizo, tutmonde ekstremaj fajroj povus pliiĝi ĝis 14% ĝis 2030, 30% ĝis la fino de 2050 kaj 50% ĝis la fino de la jarcento.

Laŭ la UN-interregistara grupo de fakuloj pri klimata ŝanĝiĝo, arbaraj fajroj generas ĝis trionon de karbonemisioj de tutmondaj ekosistemoj.

Se la naturaj kaŭzoj, kiuj ekigas ĉi tiujn fajrojn, estas neantaŭvideblaj, la homaj ne. Tial la neceso antaŭenigi ekologian konscion kaj edukadon.

Por kubanoj, laŭ raportoj de la fajrega administrado, nur ĝis nun ĉi-jare, en la plej okcidenta provinco de Kubo, Pinar del Rio, estis tuŝitaj 0,5 ha da pino kaj 0,5 ha da eŭkalipto; kaj en la orienta provinco Holguín, en Pinares de Mayarí, pli ol 3 600 ha da pino, kasuarino, eŭkalipto, kafo, hakitaj areoj kaj paŝtejoj estis trafitaj, nur por citi kelkajn ekzemplojn.

En ĉiuj ili, la fajrobrigadoj senlace laboris per siaj rimedoj por kontroli kaj estingi pli ol 270 arbarajn fajrojn en la tuta lando, krom en Havano, nur ĉi-jare.

Por Kubo oni festas la tagon de la fajrobrigadisto la 17-an de majo, dato ligita al terura fajro okazinta en 1890.

Ĉi tiu festo de la Internacia Tago de Fajrobrigadistoj devas servi por disvastigi kaj rekoni la rolon luditan de fajrobrigadistoj kaj iliaj organizoj tra la mondo. Tiel oni omaĝas  iliajn  nediskuteblajn kontribuojn al la komunumo. Ĝi estas profesio de granda alvokiĝo, valoro kaj dediĉo, kiu meritas rekonon, admiron kaj respekton.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up